Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 82an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2026! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin!
Laŭ la Kongresa Reglamento, vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK), labororgano de TEJO, por organizi la IJK-n en via lando. Tiel, via organizo ne organizos ĝin sola, sed kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso. Antaŭ ol kandidatiĝi, nepre legu unue la amenditan Reglamenton pri la Internacia Junulara Kongreso kaj la rilatan proceduron pri la invito de la IJK.
Legu pli ĉe https://www.tejo.org/ru/kunorganizu-kun-tejo-la-ijk-n-2026-en-via-lando/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news