Novaj datoj de la 81a Internacia Junulara Kongreso en Indonezio

ijk

TEJO anoncas, post interkonsento kun la Kongresa Komisiono (KK), ke la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Cisarua, Indonezio okazos en novaj datoj: de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2025. La ŝanĝo de la datoj respondas al la lastatempe anoncita ŝovo de la 110a Universala Kongreso (UK) en Brno, Ĉeĥio, kiu nun okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025, unu plenan semajnon post siaj originale planitaj datoj. TEJO komprenas, ke la ŝovo signifas, ke la fino de la UK koincidus kun la komenco de la IJK, kiuj originale estis planita por la 2a ĝis la 9a de aŭgusto 2025. Konsiderante la grandan distancon inter la du kongresoj, la koincido prezentus konkretajn defiojn al multaj aktivuloj de nia movado kiuj deziras partopreni en ambaŭ kongresoj.

TEJO kaj la KK konkludis, ke la plej taŭga ŝanĝo estas je unu plena semajno, celante kongresi specife de sabato al sabato, por ke junaj studentoj kaj laboristoj, kiuj ofte havas limigitajn feriotagojn, povu laŭeble plene partopreni en la IJK. La ŝanĝon subtenas ankaŭ la fakto, ke la kongresejo, Alfa Resort Hotel & Conference, konsentis amendi la kontrakton pri la rezervo sen aldonaj kostoj aŭ postuloj. Fine, aliĝintoj, ĝis nun sume 31, estis antaŭe avertitaj pri la eblo ŝanĝi la datojn kaj eĉ konsultitaj pri la eventualaj efikoj de tiu ŝanĝo.

La ŝanĝo ne nur ebligas pli trankvilan vojaĝadon inter kongresoj sed krome malfermas tre interesan oportunon por homoj tra la tuta mondo, kiuj ŝatus pli bone enprofundiĝi en la lokan kulturon: unu tagon post la IJK, la 17an de aŭgusto, venos la 80a datreveno de la sendependiĝo de Indonezio, en kiu okazos kulturaj festoj tutlande. Ĉi tiu okazo estas nemaltrafebla sperto estante en unu el la plej kulture diversaj landoj de la mondo.

Se pro la ŝanĝo iu aliĝinto ne plu povos (plene) partopreni en la 81a IJK, TEJO pretas repagi la kotizojn jam pagitajn. Por peti amendon aŭ nuligon de la aliĝo sufiĉas skribi al ijk2025@tejo.org.

Tuj aliĝu al la 81a IJK por profiti de la plej malaltaj kotizoj. Se vi ankaŭ ŝatus fari la 81an IJK pli inkluziva, konsideru donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n” de TEJO.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi