Oni haltigos la Esperanto-ekzamenojn en Hungario

hungarioLa ŝtata lingvoekzamena centro ONyC en Hungario ĵus antaŭ Julo decidis ne plu organizi Esperantajn ekzamenojn. Laŭ ilia plano la lasta ekzameno okazos en la februara ekzamena sesio. Laŭ la letero de la vicdirektoro Melinda Szűcs oni decidis pri la ĉeso pro la malgranda kvanto de aliĝintoj en 2024, entute nur naŭ personoj. Kontraŭ la alilingvaj ĝeneralaj tendencoj al Esperantaj ekzamenoj aliĝis nur plenkreskuloj, pro sporadaj diplomaj kialoj (ne mezlernejanoj).

Konsiderante la realajn perspektivojn (ekzemple, en la okazo de Esperanto laŭ la leĝo oni ne repagas la altajn ekzamenajn kotizojn, ĝi ne estas konsiderata ĉe la eniraj universitataj poentoj) – do ne estas atendebla la kresko de la kvanto de aliĝintoj, la organizado de ekzamenoj pri Esperanto por la Centro estas malprofita…

Tio signifas, ke fermiĝas en Hungario la sistemo pri ŝtate rekonita ekzameno por Esperanto. Ĝi komenciĝis en 1966 lige kun la tiujara UK en Hungario, kaj dum ĝia ekzisto sukcese plenumis la ekzamenon en la meza nivelo B2 ĉirkaŭ 40 mil homoj.

Ne estas klaraj la veraj motivoj, kaj la vera kaŭzo malantaŭ la decido. La financaj aludoj estas nur preteksto, misklarigo, ja ekzistas pli ol dek aliaj malgrandaj lingvoj (bulgara, cigana, dana, finna, japana, ĉina, pola, novgreka, malnovgreka, portugala, rusina, slovena) kiuj havas malpli grandajn aŭ nulan kvantojn de ekzamenitoj – tamen tiuj lingvoekzamenoj ne estas haltigitaj.

Ne estas klare, ĉu la “ĉesigo de organizado de la Esperantaj ekzamenoj” signifas fermon de la tuta sistemo, aŭ nur ĝian suspendon. Pri la decido oni ĝis nun informis nur la internan kunlaboranton de la ekzamena centro s-inon Pálma Csiszár, kaj konfirmis ĝin per la citita retmesaĝo al nia demando. La decido ĝis nun ne aperis en la retejo de la ekzamena centro, sed por la jaro 2025 estas anoncita nur tiu unu, lasta, februara dato por ekzameniĝi.

Pro la novjaraj festoj la lingvoekzamena centro ONyC estas fermita ĝis la 6a de januaro.

Szilvási László
Lingvo-Studio, LS
www.eszperanto.hu

Legu ankaŭ:
Szilvási László. Malgranda fina venko – kaj velko en Hungario
Szilvási László. Censo en Hungario: 4 mil 216 sciantoj de Esperanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/hungarujo-6/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi