Renovigata la retejo “Esperanto en 12 Lecionoj”

lecionoj

La retejo “Esperanto en 12 Lecionoj” – https://esperanto12.net – proponas kurson por lerni la Internacian Lingvon surbaze de la zagreba metodo. Ĝi estas konsiderata “la plej rapida kurso” por lerni la bazojn de Esperanto, konsistanta el 12 lecionoj, ĉiu kun tekstoj, gramatikaj klarigoj kaj tri ekzercoj. La aŭtoroj de la Zagreba metodo estas Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec, Ivica Špoljarec kaj Roger Imbert, kun kiuj stile kunlaboris Tibor Sekelj. La retejon por la kurso surbaze de tiu metodo programis Georg Jähnig kaj la tekstojn en Esperanto voĉlegis Emilio Cid.

Per la kurso “Esperanto en 12 Lecionoj” lernantoj konatiĝas kun la 500 plej gravaj vortoj de nia lingvo kaj, fininte la kurson, ili povas kompreni la plej gravajn trajtojn de Esperanto kaj formi frazojn por esprimi sin laŭ baza nivelo. Neniu registriĝo necesas por eklerni per la retejo – sufiĉas enklaki kaj komenci. La retejo estas optimumigita por poŝtelefonoj kaj oni povas uzi ĝin senpage ne nur por lerni, sed ankaŭ por instrui kaj apliki en aliaj projektoj, ĉar la kurso “Esperanto en 12 Lecionoj” estas disponigita sub komuna permesilo, kondiĉe, ke oni nomas la aŭtorojn. Ankaŭ la ilustraĵoj estas disponigitaj sub simila permeso. Por detaloj konsultu pri la permesiloj.

En 2024 E@I kunlaboras kun la programisto Georg Jähnig, kun la ilustristo Carlos Devizia kaj kun UEA por renovigi la retejon. La unua aktualigo temas pri la aldono de la ilustraĵoj de Carlos Devizia, kiun UEA subvencias. La nova fasono jam kun ilustraĵoj por ĉiu leciono disponeblas ekde la 15a de decembro 2024, la Zamenhof-tago. Aliaj aktualigoj, samkiel klopodoj por kreskigi la uzadon de la retejo en la ekzistantaj kaj novaj lingvoj okazos tra 2025. UEA kuraĝigas al ĉiuj uzi kaj diskonigi tiun gravan retejon, tre utilan por lernigi la bazojn de Esperanto. Se vi volas subteni tiun kaj aliajn tiajn projektojn, donacoj estas bonvenaj por la Fondaĵo Informado.

Bonvenas ankaŭ kunlaborantoj de diversaj lingvoj kaj landoj, por ĝisdatigado de la sekcio “Post la kurso” (kiu nuntempe ekzistas baze en la angla) kaj kontrollego de la tradukoj. Interesiĝantoj bonvolu legi ĉi tie kiel helpi.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1202.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi