Zamenhoffesto 2024 en Berlino

berlino

Tradicie la esperantistoj el Berlino kaj Brandenburgio invitis al Zamenhoffesto, kiu okazis la 30an de novembro 2024, denove sufiĉe frue, sed la koncerna klubejo de la distrikto Berlin-Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (“kvartala araneo”) ne kapablis disponigi al ni alian daton. Ĉi-jare ankaŭ necesis aranĝi samtage la ĉefan jarkunvenon de la Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio (ELBB). Rapide ni sekvis la regularon kaj finfine la malnova estraro fariĝis la nova. Ni sukcesis fini la necesan kunvenon preskaŭ ĝustatempe.

Ĉirkaŭ 30 personoj partoprenis la Zamenhoffeston de 2024. Ĉi-foje kvin gesamideanoj el Szczecin trovis la vojon al Berlino, same tri el Magdeburgo. Plej multaj partoprenantoj venis el Berlino, sed ankaŭ Brandenburgio estis reprezentita.

La festo komenciĝis per interesa prelego de Gabriel Berger, kiu raportis pri sia avo, kiu havis personajn kontaktojn al d-ro Ludoviko Zamenhof en Varsovio, ĉar li estis la kutima okulkuracisto de la familio siatempe. La prelego okazis en la germana lingvo, sed Ulrich Brandenburg lerte tradukis por la negermanaj ĉeestantoj. Temis pri tre kortuŝa prelego, pri grava historiaĵo. La teksto aperos trilingve en la retejo https://esperanto.berlin/.

Sekvis pluraj interesaj programeroj. Apud piano-akompanado de Hans Moser, ankaŭ estis prezentita la libraro de Helga Plötner, kiu dum pluraj jaroj desegnas portretojn de elstaraj esperantistoj tutmonde. La libraro nomiĝas “Esperanto por mi”, kaj ĵus eldoniĝis la 7a volumo. La oka volumo estas en preparo. Tiun verkon prezentis tri geesperantistoj el Berlino. Fritz Wollenberg ankaŭ sukcesis paroli pri sia plej nova libro, kiu okupiĝas pri la 100 okazintaj Esperanto-kongresoj de Germana Esperanto-Asocio. Nova programero fariĝis aŭkcio pri diversaj Esperantaĵoj por plibonigi la kasan staton de ELBB. Peter Kühnel elokvente ofertis la aŭkciaĵojn. Multaj aferoj ŝanĝis la posedanton kaj naĝigis tiun aŭ jenan eŭron en la asocian kason.

Benia, Halina, Jasia, Ela el Szczecin invitis al komuna kantado “Pluku ne la florojn belajn”. Margarete Bastian prezentis tri diversajn kantojn, parte en diversaj kostumoj laŭ la enhavo de la kanto. Krzysztof Łobacz el Szczecin tre bone prezentis fantazian rakonton “Du pentristoj”. Temis pri du nekutimaj pentraĵoj.

Bedaŭrinde kelkaj programeroj ne okazis, ĉar la necesa tekniko de la salono ial ne funkciis. La geamikoj, kiuj dependis de la teknika ekipaĵo kompreneble malĝojis pri tiu situacio post longa preparado de siaj planitaj prezentaĵoj.

La tradicia libroservo de Johano Pachter dum la tuta tempo ofertis senkostajn librojn por kolektemuloj.

Ankaŭ la kutimaj frandaĵoj ne mankis. Pro malesto de homforto en la klubejo pro malsaniĝoj la partoprenantoj devis preni varmajn trinkaĵojn de la kuireja giĉeto, kiu funkciis bonŝance.

Fina programero estis propono de Detlef Hofmann, kiu ofertis komunan vojaĝon al la sekvonta Universala Esperanto-Kongreso, kiu okazos en la jaro 2025 en la ĉeĥa urbo Brno. Li prezentis diversajn versiojn de la al- kaj revojaĝo.

Jam ni mendis la salonon por la sekvonta Zamenhoffesto, kiu cetere okazos la 13an de decembro 2025. Jam notu la daton por certigi vian partoprenon!

Ronald Schindler

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/germanujo-34/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi