Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2024

decembro

2. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Humphrey Tonkin (1939-1954- ), brita kaj usona filologo, prezidanto de TEJO (1969-71) kaj de UEA (1974-80, 1986-89), reprezentanto de UEA ĉe UN en Novjorko, kunfondinto (1968) kaj longtempa prezidanto de ESF, la unua redaktoro de Kontakto (1963-66), (ĉef)redaktoro de Language Problems and Language Planning (1984-2013), aŭtoro de Lingvo kaj popolo (2006), Tuj apude. Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA (2008), Memoru ĉi praulojn (2020) kaj de aliaj libr(et)oj en/pri Esperanto. Tonkin tradukis en Esperanton du librojn de Ŝekspiro (La vivo de Henriko Kvina, 2003; La vintra fabelo, 2006) kaj aliajn verkojn, kaj tradukis el Esperanto en la anglan du verkojn de T. Soros (Maskerado, 2000; Modernaj Robinzonoj, 2010) kaj la verkon de U. Lins La danĝera lingvo (2016-17). Membro de la Akademio de Esperanto (1983- ), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1995), Honora prezidanto de TEJO (1971), Honora Prezidanto de UEA (2020).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 282-285).

10. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Heinrich August Luyken (1864-1904-1947), germania kaj brita komercisto; sekretario (1922-26) kaj prezidanto (1926-28) de KELI; aŭtoro de kvar Esperanto-romanoj: Paŭlo Debenham (1912), Mirinda amo (1913), Stranga heredaĵo (1922), Pro Iŝtar (1924).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 183-184).

10. Antaŭ 70 jaroj la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo per oficiala rezolucio notis “la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo” kaj rekonis “ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de UNESCO”. Du tagojn pli frue UEA ricevis konsultajn rilatojn kun Unesko.

15. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (1859-1887-1917), ruslanda juda okulkuracisto; aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto (1887) kaj de aliaj lerniloj, tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj de la Malnova Testamento, redaktoro de la unua Esperanto-gazeto (La) Esperantisto (1889-95), fondinto de la religia-etika doktrino homaranismo. Ĉi tiu tago estas festata ankaŭ kiel la Tago de la Esperanta libro.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 304-306).

15. Antaŭ 95 jaroj mortis Marie Hankel (1844-1905-1929), germana esperantistino, ofte nomata “la unua Esperanto-verkistino”; kunfondinto kaj la unua prezidanto (1911) de Esperanta Literatura Asocio kaj redaktoro de ties bulteno, reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj (5a UK, Barcelono, 1909), aŭtorino de Sableroj (1911).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 123-124).

15. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Sergio Pokrovskij (1949-1980- ), ruslanda komputikisto; konstanta kunlaboranto de La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto kaj Monato; membro de la Akademio de Esperanto (1995-2022), direktoro de la Akademiaj sekcioj “Faka lingvo” (2014-15) kaj “Gramatiko” (2015-22); aŭtoro de Komputika leksikono (1995) kaj Lingvaj respondoj (1999), tradukinto de La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov (1991) kaj de Kandido de Voltero (2023); laŭreato de OSIEK-premio (2008).

21. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Louis Bastien (1869-1902-1961), franca armeano, generalo; prezidanto de UEA (1934-36), post la skismo en 1936 prezidanto de IEL (1936-47), aŭtoro de Naŭlingva etimologia leksikono de la lingvo Esperanto (1907), Vocabulaire de poche français-Esperanto (1932) kaj Militista vortareto (1955). Membro de la Lingva Komitato (1909-48) kaj Akademio de Esperanto (1934-57), Honora Prezidanto de UEA (1947-61).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 28-29).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por decembro 2024 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/decembro-12/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi