La 15an de decembro 2024, Zamenhof-tago, finiĝas la unua aliĝperiodo de la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Brno (Burno), Ĉeĥio, de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025. La unua aliĝperiodo estas la plej favorpreza – ne maltrafu ĝin! La kongresa aliĝilo troveblas ĉe – 606 personoj el 50 landoj jam aliĝis!
La Dua Bulteno de la 110a UK laŭplane aperos en la venontaj semajnoj. Ĝi enhavos informojn interalie pri loĝeblecoj, ekskursoj kaj la kongresa temo, kiu por la 110a UK estas “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido Inter la popoloj”.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1201.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news