jOmO BETumos en Kaŭno

jOmO

La Ondo de Esperanto daŭrigas prezenti la artistojn, prelegantojn kaj aliajn personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek prezentoj. La dek-unua prezentato estas Jean-Marc Leclercq, pli konata en Esperantujo kiel JoMo kaj jOmO, eble la plej populara nuntempa Esperanto-kantisto.

Li komencis muziki en jaro 1977a kaj eklernis Esperanton en 1988. Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran grupon La Rozmariaj Beboj, kiu diskoniĝis komence de la 1990aj jaroj en la franca alternativa rok-medio. La grupo turneis en diversaj landoj, inkluzive de Ĉinio, produktis du albumojn kaj eĉ koncertis sur la scenejo de la fama Pariza salono Olympia.

Post disiĝo de la Beboj, jOmO kreis novan grupon Liberecanoj, kun kiu li registris septitolan liberecanan albumon ĉe Vinilkosmo kaj kreis la unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kanzonoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness.

Poste li sole registris en la studioj de Vinilkosmo tutesperantan albumon jOmO friponas, kiu aperis fine de 2001. La sekva K-disko jOmO slavumas aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj, kun kiuj jOmO kunludas. Poste aperis albumo dediĉita al tradicia okcitana muziko kun tradicia instrumento ŝalmsako bodego. jOmO koncertis kun tuta grupo de bodegoj dum la 100a Universala Kongreso en Lille (2015).

En 2021 aperis albumo, en kiu li kaj lia finilo Marta kantas komponaĵojn de Théophile Mayoma Diankembo el Kinŝaso, inter kiuj estas kanzono duone Esperanta duone lingallingva Nakozonga. Mi revenos.

Li daŭre koncertas Esperante kaj multlingve, sola kun gitaro kaj sonbukla pedalo, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn. Li celas ampleksigi la esperantistaron per ekamoro inter spektantoj en danca, vigla kaj multkultura etoso. Li vojaĝas en la tuta mondo, oni vidis lin en Japanio, Brazilo, Kanado kaj Aŭstralio.

Flanke de muziko, li eldonis ĉe franca eldonfirmao konversacilibron pri la gaskona lingvo, en kiu li ankaŭ verkas. En majo 2006 aperis lia unua romano Ukrainio en la okcitana lingvo, pro kiu li ricevis literaturan premion. En 2012 li aperigis rimvortaron de la okcitana.

Krom tio, li havas polan edzinon, filinon kaj nepon, li ne fumas, ne trinkas alkoholon, ne manĝas viandon sed havas unu malvirton: li multe parolas.
Ne maltrafu lian venontjaran koncerton en Kaŭno!

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/bet-162/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi