BET-59: Konatiĝu kun Manfred Westermayer

Manfred WestermayerLa Ondo daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis naŭ prezentoj. La deka prezentato estas Manfred Westermayer el Germanio. Legu ĉi-sube lian memprezenton.

En 1980 mi komencis lerni Esperanton. Mi estas membro de la Verda Partio “Die Grünen”. La interna ideo de Zamenhof bone kongruis kun mia politika konvinko. Mi tradukis la “Paroladon de Tribestro Seattle” (de 1860) pri la respondeco kontraŭ la natura medio.

Mi aliĝis al UEA, GEA kaj AIS. Mia unua UK estis en 1982 en Antverpeno. Mia edzino (ŝi mortis 2020) nur iomete komprenis Esperanton, tamen ŝi akompanis min al kongresoj de EEU en Verona kaj Oostende. Ni ofte havis eksterlandajn gastojn. En 1985 dum UK en Augsburg mi renkontiĝis kun Billy Waldon (Seqvojah) el Usono, kiu pro politikaj kialoj estis kondamnita al mortpuno, ĉefe ĉar li informis internacie pri la malbona ŝtata konduto kontraŭ indiĝenoj. En 1997 mi partoprenis la internacian renkontiĝon Eŭropo-Azio en Jekaterinburgo, de tie mi iris al Samarkando kaj proksime al la Arala Maro; kaj al Irano. Mi partoprenis esperantistajn aranĝojn en Baltio kaj plurajn UKojn en Eŭropo, ankaŭ en Pekino (2004).

Mi studis kemion, kolektis kemiajn terminojn en Esperanto de diversaj fontoj kaj eldonis trilingvan terminaron. Mi interesiĝas pri naturprotekto, kulturas en ĝardeno. Ekde 1992 mi estas sekretario de Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE), kiu informas Verdajn Partiojn pri Esperanto. Ekde 2006 subtenas evolu-helpajn projektojn ĉefe en Tanzanio, DR Kongo kaj Burundo. Pliajn informojn pri AVE legu en nia retejo: https://verduloj.org/.

Priskribo de miaj proponitaj temoj por prezentado en BET-59:
Marĉoj: naturaj kondiĉoj kaj rilato kun la klimato, ĉar tutmonde ĝi estas la plej urĝa temo: La influo de homaj agadoj: sekigi marĉojn eligas CO2. Krome, marĉoj subtenas altan biodiversecon, tamen eblas utiligi ilin.
Milito kaj Klimato & Ekologio: ekzemple, la milito de Putin kontraŭ Ukrainio: historiaj kaŭzoj ekde 1991, la rolo de la “Okcidento”, de UN kaj de aliaj regantoj. Kiel eblas fini ĉi tiun militon inter la gefrataj nacioj? Kiom granda estas la efiko al la klimata trovarmiĝo.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/bet-161/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi