La ekskursa programo de BET-59

ekskurso

En la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno (Litovio), estas planitaj kvar duontagaj kaj du tuttagaj ekskursoj. Ĉi-sube estas konciza priskribo de la ekskursa programo.

DUONTAGAJ EKSKURSOJ

I. PANORAMOJ DE KAŬNO

Bonvenon al Kaŭno (lit.: Kaunas), la urbo de arkitekturo, historio, naturo, personecoj, sonoj, koloroj kaj gustoj. Ĉiuj urboj estas pitoreskaj de alteco de birda flugo. Pro tio ke Kaŭno situas en la valoj de du kunfluantaj riveroj, eblas de la terasoj ĉe la rivero kaj ankaŭ en la terasoj de la famaj konstruaĵoj admiri la urbon desupre.
Komence ni ĝuos de la teraso sur la tegmento de la Kaŭna ĉefdioceza palaco la kunfluon de la du plej grandaj riveroj de Litovio: Nemano (lit.: Nemunas) kaj Neris. De la observejo sur la monto Aleksotas la tuta malnova urbo videblos kvazaŭ sur manplato. Kaŭno estas fama pro sia natura diverseco. Kiam ni venos al la Artefarita maro de Kaŭno, ni de la kastelmonto Papiliakalnis ekvidos la maron de Kaŭno kaj la barokan ĉefverkon en la malproksimo – la monaĥejon Pažaislis. Reveninte al la urbo, ni prenos la lifton al la tegmento de la preĝejo de Resurekto de Kristo, kaj ni vidos la urbon el alia angulo, kaj por la fino de la ekskurso, en kafejo, situanta sur la tegmenta teraso de malnova konstruaĵo, rigardante al la koro de la urbo – la Katedralo – ni trinkos kafon aŭ teon kun deserto.

II. ENSEMBLO DE LA PALACO RAUDONDVARIS

ekskurso
Monumento de la litova renesanca arkitekturo de la 17a jarcento situas apud Kaŭno, sur la supra teraso de la dekstra bordo de la rivero Nevėžis, proksime al la kunfluo de Nevėžis kaj Nemano. La palaco kune kun du oficejaj konstruaĵoj, oranĝerio, ĉevalejoj kaj glaciaĵejo situantaj sur la parka areo (3,8 ha), formas unuecan grandbienan ensemblon. Dum la teatrigita ekskurso, danke al la sinjorino de la Renesanco, ni ekkonos la historion de la grandbieno kaj de ĝiaj plej elstaraj posedantoj. Ni konatiĝos kun la fama amhistorio de Barbora Radvilaitė (Barbara Radziwiłłówna) kaj grandduko Žygimantas Aŭgustas (Zygmunt II August), kaj kiel ili rilatis al ĉi tiu bieno. Por la fino de la ekskurso, ni estos invititaj al la plej luksa salonego de la grandbieno – la Blanka Gastoĉambro kiu memoras bankedojn kaj muzikon de orkestro de la grafo, kie ni lernetos la paŝetojn de renesancaj dancoj.

III. LA MONAHEJO DE PAŽAISLIS

ekskurso
Dum ĉi tiu ekskurso ni vizitos la monaĥejon de Pažaislis, konstruitan en la 17a jarcento kaj la preĝejon de la vizito de la Virgulino Maria al Elizabeto, kiuj situas ĉe la Kaŭna maro. Tio estas unu el la plej belaj ensembloj de malfrua baroko en nordorienta Eŭropo. Tiu ĉi ensemblo havis multajn posedantojn, kaj por ĝia fondinto Kristupas Zigmantas Pacas ĝi estis loko netuŝita de civilizacio, kie oni kreas la iluzion de paco kaj disiĝo de la mondo. La familio Pacas estas fama kaj influa familio, kiu lasis la rimarkeblajn spurojn en la historio de Litovio.
La monaĥejo havas jam pli ol tricent-jaran historion, ĉirkaŭplektita per legendoj, ĝi estas fascina pro sia unika baroka aspekto kaj kolorplena ĉirkaŭaĵo.
Nuntempe, monaĥinoj de la Kazimira ordeno loĝas en la monaĥejo, parto de la monaĥejo estas luigita al la restoracio kaj hotelo. Ĉiujare sur la teritorio de la monaĥejo okazas la fama muzika festivalo de Pažaislis.

IV. LA PADOJ DE ANĜELOJ

muzeoSe vi volas eksenti vin en nekutima mondo, ni invitas vin iri al la muzeo de la fama litova pentristo kaj komponisto Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, kie ni surmetos okulvitrojn de virtuala realeco kaj vojaĝos en la “Padoj de Anĝeloj” tra la magia mondo de Čiurlionis.
La artistoj Kristina Buožytė, Vitalijus Žukas kaj Mindaugas Urbaitis kreis la unikan sperton, kie la videbla mondo de Čiurlionis unuiĝas kun muziko kaj kun 60 bildoj kaj fragmentoj de la bildoj. En la virtuala spaco unuiĝas muziko kaj pentraĵoj, tio rekreas harmonian mondon, kiun, danke al virtuala realeco, ni povos sperti de interne. Dum 20 minutoj de la filmo la medio reagas al la rigardo de la spektanto – la rakontanto tiel gvidas nin tra la “Padoj de Anĝeloj” montrante simbolojn, permesante al ni mem sperti kaj travivi la vojaĝon.

TUTTAGAJ EKSKURSOJ

I. REGIONO VILKAVIŠKIS, KIE ESPERANTA GLACIAĴO ESTAS PRODUKTATA

ekskurso
La regiono Vilkaviškis situas ĉe la landlimo kun Pollando kaj Kaliningrada regiono de Ruslando. Survoje al la regiono de Sūduva, kiu famas pro la entreprenemo de la loĝantaj tie suvalkianoj, ni haltos ĉe unu el ses naturaj rezervejoj de Litovio – la biosfera rezervejo Žuvintas, kiu troviĝas en la plej granda marĉo en Litovio. En 2011 ĉi tiu rezervejo estis inkluzivita en la tutmondan reton de biosferaj rezervejoj ĉe Unesko. Multaj birdoj nestas ĉi tie, oni observis ĝis 231 speciojn de birdoj, estis trovitaj 239 speciojn de fungoj, estas registritaj ĉirkaŭ 2000 specioj de insektoj, ktp. Dum la ekskurso ni vizitos la informcentron, promenos sur 500-metra natura vojo.
Survoje al Vilkaviškis, ni haltos ĉe la ruinoj de la klasikisma preĝejo Bartninkai, kiu estis parte detruita dum la Dua Mondmilito. Veninte en Vilkaviškis, ni havos mallongan konatiĝon kun la urbo, gustumos Esperantan glaciaĵon. La fabriko de glaciaĵo en Vilkaviškis, kiu havas Esperantan nomon “Artglacio”, produktas ĉirkaŭ 200 specojn de glaciaĵo. Eĉ koŝera glaciaĵo por la merkato de Israelo estas farata, kaj la produktado estas kontrolata de rabeno. La glaciaĵo, produktita ĉi tie, elstaras pro sia kvalito. La glaciaĵo de Vilkaviškis atingas eĉ Kanadon, Usonon, Brition, Germanion kaj aliajn landojn de la mondo.
Fine de la vojaĝo ni vizitos la grandbienon Paežeriai. Ĝi estas ne nur la fieraĵo de la loĝantoj de Vilkaviškis, ne nur la disvastigejo de kulturo kaj historio, sed ankaŭ la loko de doloraj turnoj en la destinoj. Ni ekscios pri tio de la rakontoj de la grandbiena gvidisto, kaj la protagonistoj de la grandbienaj legendoj renaskiĝis kiel kverkaj skulptaĵoj en la parko.

II. TRAKAI – LA MALNOVA ĈEFURBO DE LITOVIO

trakai
Ni invitas vin al la malnova ĉefurbo de Litovio – Trakai, kie interplektiĝas jarcentoj da historio, kulturo kaj mirinda naturo. Ni vizitos la rezidejon de la regantoj de la Granda Duklando Litovio – Ia insulan kastelon Trakai. Trakai estas ne nur ĉarma insula kastelo en la lago Galvė, sed ankaŭ la grandbienoj, komunumo de karaimoj kaj ties kultura kaj kuirarta heredaĵoj. Ni agrable plilongigos konatiĝon kun la kulturo de ĉi tiu popolo gustumante pladon de la karaima kulinara heredaĵo – kibinai.
Ni boatos sur la lago Galvė al unu de la plej belaj parkoj de Litovio – Užutrakis. La iama rezidejo de la grafoj Tiškevičiai post la restaŭrado ekbrilis per novaj koloroj. Ni ekscios pri la familio Tiškevičiai, vizitos la palacon de la grandbieno Užutrakis kaj promenos en la grandbiena parko.
La finon de la vojaĝo kronos la Monteto de Anĝeloj, kie pli ol 40 kverkaj kapeletfostoj salutas la ĉielon en la areo de 4,3 hektaroj. En la formo de anĝeloj estas prezentitaj Vivo, Vero, Paco, Anima trankvilo, Kompato, Sinoferemo, Amo, Dankemo, Espero… La monteton ornamas ankaŭ via anĝelo, kiun vi devos trovi kaj viziti.

Antanas Visockas

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/bet-160/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi