La Ondo de Esperanto daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis ok prezentoj. La naŭa estas la muzika duopo ĴomArt kaj Nataŝa el Svedio.
La sveda muzika duopo “ĴomArt kaj Nataŝa” (Ĵ&N) aperis en la jaro 1987a en Kazaĥio. Ilia unua oficiala koncerto en Esperanto okazis en jaro 1987 en Samarkando (Uzbekio), kie Ĵ&N kantis nur kvar Esperanto-kantojn, sed kun granda sukceso, kio instigis ilin daŭrigi.
En 1991 post la vojaĝo al la Universala Kongreso en Bergeno (Norvegio) kaj Internacia Junulara Kongreso en Karlskoga (Svedio) la paro translokiĝis al Svedio. Ili havas la filinon Carina, kiu kantis kun la gepatroj ekde sia sesjara aĝo. Speciale por ŝi ĴomArt verkis plurajn infanajn kantojn kiuj estis eldonitaj kiel KD “Carina kantas por vi en Esperanto” (2009).
Dum 37 jaroj la duopo verkis pli ol 100 originajn esperanto-kantojn kaj la kvanto de kantoj konstante kreskas. Post la unua vinila disko “Somera Mondo” (1989), aperis tri kasedoj kaj kvar K-diskoj. Ĵ&N koncertis dum multaj Universalaj, Junularaj kaj naciaj kongresoj, internaciaj Esperanto-festivaloj kaj aliaj Esperanto-renkontiĝoj, interalie en BET-52 (Birštonas, 2016)
Dum la pandemia periodo ”ĴomArt kaj Nataŝa” partoprenis en pluraj Esperanto-aranĝoj kaj kongresoj interrete. La duopo havas melodiajn kaj lirikajn kantojn, sed ankaŭ kantojn pli energiajn, eĉ rokecajn. La enhavo de la kantoj ĉiam estas influita de gravaj eventoj kaj ŝanĝoj en la vivo, personaj travivaĵoj kaj respegulas temojn aktualajn por la artistoj.
ĴomArt kaj Nataŝa havas en sia repertuaro ankaŭ kelkajn tradukitajn (de ĴomArt) famajn kantojn, adaptitajn al ilia speciala stilo.
La duopo estas ŝatata en Esperantujo. En 2016 Ĵ&N ricevis Diplomon de UEA pri Elstara Arta Agado kaj en 2022 la plej prestiĝan premion en Esperantujo – la Esperanto-Kulturpremion de la Urbo Aalen kaj la FAME-Fondaĵo.
Aliĝu al BET-59 kaj ĝuu en ĝi koncerton de ĴomArt kaj Nataŝa.
Foto: ĴomArt kaj Nataŝa kantas en la 108a UK en Torino, 2023 (Fotis John Huang)
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/bet-159/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
Mi renkontis Ĵomarton kaj Nataŝa-n en 1988 en la unua (dua?) sovetia internacia E-renkontiĝo, kaj ravis min la simpatia paro. Ni sukcesis inviti ilin al tiama fama E-aranĝo Internacia Junulara Semajno, IJS en 1989, urbo Szolnok. Post la oficiala fermo de la taga programo, ilia ĉambro iĝis la nokta kunvenejo, kun daŭra kantado kaj gitarumado. En iu vespero/nokto ni organizis normalan koncerton por ili – tio estis ilia debuto, la unua koncerto en eksterlando – kiu sukcesis kun eksploda sukceso. Feliĉe, por arkiviga celo per bonkvalita magnetofono ni registris la tutan koncerton, kiun mia eldonejo “Lingvo-Studio” poste eldonis en sonkasedo kun la titolo “Debuto en eksterlando” – kiu helpis rapide diskonigi ilian famon en Esperantujo.
Foton pri tiu unua koncerto oni povas vidi ĉi tie:
https://www.facebook.com/permalink.php?story_fbid=pfbid07xtqS1GWwAxSZ2coFc4Kk9RLrTtqj7waGrWX39djtu2KxptkTDDcX4juTmJHvWrLl&id=117145901748106