Belarusio estas unu el nemultaj Eŭropaj landoj, en kiuj ne ekzistas organizita Esperanto-movado. Kun la deziro ŝanĝi ĉi tiun situacion, du junaj esperantistoj el Grodno kaj tri iliaj amikoj el Moskvo decidis organizi okaze de la Zamenhof-tago kunvenojn en du Belarusiaj urboj por allogi novajn homojn al la renaskiĝanta Esperanto-movado en Belarusio. Sabate vespere, la 14an de decembro, okazis kunveno en Minsko, la ĉefurbo de Belarusio, kun ĉirkaŭ dudek gastoj, kaj la sekvan tagon simila kunveno okazis en Grodno, ĝin ĉeestis nur ses homoj.
La junaj esperantistoj el Ruslando kaj Belarusio rakontis al la venintoj pri la lingvo, ĝiaj historio kaj kulturo en la mondo kaj en Belarusio. Dum la kunvenoj la gastoj provis diri siajn unuajn frazojn en Esperanto, ili konatiĝis kun Esperantaj tradukoj de belarusaj poemoj kaj havis la eblon aŭdi vivan paroladon en Esperanto.
La publikon aparte interesis la rakonto pri la ŝancoj, kiujn Esperanto donas: partopreno en kongresoj kaj kunvenoj, konatiĝo kun novaj amikoj tra la tuta mondo, novaj vojaĝoj kaj la plej nekredeblaj rakontoj pri reciproka helpo kaj subteno de homoj kunigitaj de la Esperanta ideo. Ili ankaŭ havis la eblon aĉeti lernolibrojn kaj librojn en Esperanto, preskaŭ ĉiuj libroj estis venditaj.
Ĉe la fino de ĉiu renkontiĝo, al la gastoj estis proponita ideo revivigi la Esperanto-movadon en Belarusio, specife la junularan movadon. La proponita nomo de la estonta organizo estas BelEJO (Belarusa Junulara Esperantista Organizo), kaj kiel simbolo de la organizo estis proponita cejano, unu el la ĉefaj simboloj de Belarusio. Pluraj homoj esprimis sian deziron aliĝi al tiu iniciato, kio donas esperon pri rapida aliĝo de Belarusio al la internacia Esperanto-movado.
Nikita Valko
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/belarusio/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news