Konferenco de la Akademio de Esperanto

akademioOkaze de la Zamenhof-festo, Akademianoj prezentos per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon. La unua tia konferenco de la Akademio okazis en 2021, kaj ni planas fari el tiu nova maniero komuniki al la publiko ĉiujaran eventon. Ĝi okazos la 16an kaj la 17an de decembro 2024.

Lundon, la 16an de decembro, de la 13a UTC ĝis la 14a20 UTC
13:00. Cyril R. Brosch: Pri la traduko de Iliado
13:20. Simon Davies: Entekstarigaj aventuroj
13:40. Alexander Shlafer: Kiam kaj kial oni ekuzu novan radikon?
14:00. Amri Wandel: Astrobiologia terminaro

Mardon, la 17an de decembro, de la 13a UTC ĝis la 14a40 UTC
13:00. Brian Moon: Kiel nomiĝas la urbo de la 110a UK?
13:20. François Lo Jacomo: Kiu povas decidi pri lingva evoluo?
13:40. Probal Dasgupta: Kurioze labirintaj, la akuzativo kaj la akordiĝo
14:00. Carlo Minnaja: Luigi Pirandello: Unu, neniu kaj cent mil
14:20. Renato Corsetti: Hic sunt leones: esperantistoj kaj afrikaj lingvoj

Vi povos partopreni tiun ĉi kunsidon per ĉi tiu Zoom-ligilo.
Identiga numero de la kunsido: 837 9993 0104
Sekreta kodo (pasvorto): 135998

Bonan spektadon!

La estraro de la Akademio

Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi