Filmo pri la 109a UK en Aruŝo

109a uk

La Zamenhof-tago estis ankaŭ la premiera tago de dokumentfilmo pri la 109a UK, okazinta en Aruŝo, Tanzanio, de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024, al kiu aliĝis 854 homoj kaj kies temo estis “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”. La filmo, farita de Rogener Pavinski, spekteblas ĉe la jutubkanalo de UEA UEAviva.

Tiu ĉi filmo samkiel aliaj registraj agadoj de la UK estas eblaj danke al donacoj. Eblas donaci dum aliĝo al la UK, rekte per la aliĝilo, aŭ konstante, al la fondaĵoj de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj – diversaj fondaĵoj subtenas la kongresan agadon kaj eblas elekti unu aŭ plurajn.

UEA dankas pro la diversaspekta subtenado, kiun la Asocio ricevas!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1201.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi