Malagasio invitas al internacia Esperanto-Seminario

Malagasio

En la pasintaj du jaroj tre vigliĝis la Esperanto-movado en Malagasio. Por februaro 2025 malagasaj esperantistoj invitas al Esperanto-Seminario kun abunda programo. Dum la unuaj tri tagoj (de la 22a ĝis 24a de februaro) okazos Instrua kaj Trejna Seminario, dum la postaj tri tagoj Kristana Seminario.

La seminario okazos proksime al la flughaveno de la malagasa ĉefurbo Antananarivo. Ankaŭ eksterlandaj esperantistoj estas kore invitataj. Necesas tamen averti ilin, ke tranoktado eblos nur en 4- aŭ 20-litaj ĉambroj, kaj ke la duŝoj ne havas varman akvon. La seminariejo situas en bela ĉirkaŭaĵo kaj eĉ havas naĝejon.

Al la programo grave kontribuos ankaŭ gejunuloj, kiuj mem lernis Esperanton en la pasintaj du jaroj. La seminarion organizas Ranja Zafinifotsy, prezidantino de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj, kunlabore kun aliaj malagasaj esperantistoj kaj la germana esperantisto Ulrich Matthias.

Ĉar en Malagasio preskaŭ 90% de la loĝantaro devas vivi de malpli ol du eŭroj tage, oni planas akcepti malagasajn partoprenantojn preskaŭ senpage. Danke al subteno de la germana sekcio de KELI kaj de kelkaj eŭropaj esperantistoj, nun mankas nur ĉ. 1.000 eŭroj por realigi la seminarion kun almenaŭ 40 partoprenantoj. Oni ŝatus ankaŭ repagi la vojaĝkostojn el aliaj urboj al Antananarivo al kelkaj junaj esperantistoj, kiuj ne povas mem pagi tiujn kostojn.

Por subteni la seminarion, vi povas mem partopreni ĝin kontraŭ solidara kotizo de 180-250 eŭroj aŭ rekte donaci iun sumon. Ankaŭ eblas subteni la seminarion per aĉeto de Esperantaj Biblioj aŭ de la kantlibro ADORU ĉe Ulrich Matthias, ĉar la – intertempe jam 90-jara – pastro Bernhard Eichkorn donacis al li siajn lastajn 800 Bibliojn kaj 400 ADORU kun la peto uzi ĉiujn enspezojn por la kristana Esperanto-movado.

Por pliaj informoj, vi povas turni vin al Ulrich Matthias, retpoŝte Ulrich.Matthias@t-online.de. La provizora programo jam troviĝas ĉe Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/26a5af.

Ulrich Matthias

Foto: Ekskursantojn de la Kristana Esperanto-Seminario en Antananarivo en februaro 2024 kune kun turistoj el Ĉinio.

Legu ankaŭ:
Ulrich Matthias: Kristana Esperanto-Seminario en Malagasio: Harmonia, sukcesega, ripetinda https://sezonoj.ru/2024/03/afriko-29/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/afriko-49/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi