Hieraŭ, la 28an de novembro komenciĝis la 5a Virtuala Kongreso de Esperanto (https://vk.esperanto.net/2024/). Laŭ la kongresa retejo al VK-5 aliĝis 1094 personoj el 89 landoj aŭ teritorioj. Nealiĝintoj al la Virtuala Kongreso povas informiĝi pri ĝi, legante la kongresan kurieron La Flamo de Esperanto, kiun redaktas la Moskva paro Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Jam aperis du numeroj.
Elŝutu la kurieron ĉe https://vk.esperanto.net/2024/kuriero/
Oni ankoraŭ povas aliĝi al VK-5 ĉe https://vk.esperanto.net/2024/aligxilo/
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/vk-10/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news