Partoprenu seminarion en Hungario pri inkluziveco kaj kontraŭbatalado de diskriminacio

inkluziveco

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas internacian studsesion Kunaj por aktiva junulara partopreno: Forigante barojn por inkluziveco kaj kontraŭbatalo de diskriminacio en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapeŝto. Danke al la serĉataj trejnistoj, dum la studsesio oni donos la eblon al 26 junuloj loĝantaj en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pri temoj rilate al aliro de junuloj al aktivpartoprenigo, kaj kontraŭbatalado de diskriminacio per inkluziveco kaj homaj rajtoj.

La studsesio okazos de la 2a (alventago) ĝis la 8a (forirtago) de februaro 2025 en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapeŝto. La labortagoj de la seminario estas de la 3a ĝis la 7a de februaro, ĝi estos realigata plejparte kaj en la angla kaj en Esperanto kun simultana interpretado per kapaŭskultiloj. La partoprenantoj dum la seminariaj datoj loĝos kaj manĝos en la Eŭropa Junulara Centro de KdE.

Por partopreni la seminarion, ni serĉas 26 partoprenantojn. La partopreno kostas 50 eŭrojn po persono, dekalkulita de la repago por vojaĝaj kostoj. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de Konsilio de Eŭropo, kaj ni repagos ĝis 350 eŭrojn por vojaĝaj kostoj surbaze de la prezentitaj kvitancoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

Legu pli en la retejo de TEJO: https://www.tejo.org/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi