Esperanto-renkontiĝo kun la simpla nomo ERo (Esperanto-Renkontiĝo) okazis la 3-4an de novembro en Moskvo, en unu el la oficejoj de la moderna ĉefurba kvartalo “Negoca Centro” (Деловой Центр). Tiu ĉi evento estas “ero” de la aktivado de Moskva Esperanto-Asocio MASI.
Organizi la renkontiĝon inspiris gejunuloj, kiuj frekventas lecionojn de la ĉeesta Esperanto-kurso de la studento Roman Ralko. Evidentiĝis, ke kelkaj el ili jam pli-malpli konas Esperanton. Ni decidis viziti ilin. Nia celo estis konatigi la novulojn inter si kaj kun pli spertaj esperantistoj, plifortigi ilian deziron lerni Esperanton kaj veki intereson pri kreado de junulara Esperanto-kolektivo.
Nia ERo, aŭ pli ĝuste ERoJ (Esperanto-renkontiĝoJ Junularaj), pasis de la 15a ĝis 20a horo dum du feriaj tagoj.
La unua tago estis dediĉita precipe al interkonatiĝo. La programo konsistis el sinprezentoj kaj leĝeraj komunikad-praktikoj. Post te-paŭzo kun pico kaj aliaj frandaĵoj, ni aŭskultis kantojn, prezentitajn de Oksana Zvereva kaj kun plezuro kantis kune kun ŝi kaj niaj gastoj – Georgij Kokolia kaj Oleg Ĉajka. La tuta kunveno okazis en Esperanto, krom la grava interparolo pri la celo de nia kunveno.
La sekvan tagon okazis du negrandaj prelegoj. La programisto Miĥaelo Vasiljev en bona kaj simpla Esperanto rakontis pri Esperanto kaj neŭraj retoj, post kio ni provis aldoni niajn voĉojn al la Esperanta dosiero de la projekto “Common Voice”. Post tagmanĝo kun la kutima pico, la studento Vladimir Petuĥov parolis pri sia tre sukcesa pasintjara sperto popularigi Esperanton inter lernejanoj. Jaroslava Hartulari alportis necesajn materialojn por bildigi la Esperantan stelon, kaj la plimulto de la ĉeestantoj kun entuziasmo komencis ĝin desegni. Konklude ni kune priparolis, ĉu kaj kial tiaj renkontiĝoj estis utilaj, ĉu ili devas esti daŭrigotaj kaj en kia formo.
Entute partoprenis 29 homoj, 13 el ili estis lernejanoj kaj studentoj de Moskvaj universitatoj.
Ĉu estos postsekvoj? Kiuj kaj kiaj? La tempo montros.
Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/ruslando-59/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news