Shakespeare, William. Koriolano: Tragedio / Tradukis el la angla Marjorie Boulton, Humphrey Tonkin; enkonduko kaj notoj de Humphrey Tonkin. – Barlastono: Esperanto-Asocio de Britio, 2023. – 217 p.
La titolo, kalemburante kun la nomoj Romeo kaj Julieta, evidente manifestas mian obsediĝon pri vortludoj. Mi solene ĵuras ke tio estas la lasta kalemburo de la tuta recenzo. Sed mi konfesu, ke, kiel kutime en miaj tekstoj, ankaŭ sur tiu ĉi vortludo rajdas unu-du ideoj petantaj vian seriozan atenton.
Inter la romiaj teatraĵoj de Ŝekspiro Koriolano ne vere situas en tiu Romio, kiun nia epoko konas kaj ofte priparolas. Por ni, vivantaj dumil jarojn poste, la etikedo Romio kutime nomas tiun stabilan imperion, kiun Aŭgusto Cezaro efike regis dum kvardeko da jaroj (de 27 a.n.e. ĝis 19 n.e.), kaj kies sojlon markis la murdo de Julio Cezaro.
Sufiĉe ofte ni aŭdas pri la aventuroj de romianoj en Kartago, en la grekaj insuloj, en Egiptujo. Sed tiaj rakontoj lasas nin sensciaj pri la epoko, en kiu Romio eĉ ne regis la tutan teritorion de la nuna Italujo. En tiu praepoko, Romio intermite skermadis kontraŭ la rivala regno Volcio, provante ampleksigi sian terenon. Ni devas viziti tiun praItalujon por retrovi la eventojn kiuj inspiris la ŝekspiran teatraĵon Coriolanus.
Jam sojle al la nun celebrata centjariĝo de Marjorie Boulton, posteume aperis ĝia esperantigo Koriolano. Feliĉe por Esperantujo, duone preta traduko de tiu verko estis retrovita inter ŝiaj postlasitaj manuskriptoj sufiĉe frue por ke nia ŝekspirologo kaj beletra-traduka korifeo Humphrey Tonkin povu kompletigi kaj poluri la malneton, por ke Esperanto-Asocio de Britio sukcesu fulmrapide ĝin aperigi, kaj por ke eĉ malrapida laboranto trafu recenzi ĝin antaŭ ol la jubilea jaro de Boulton fuĝos el la kalendaro.
Teme de kronologioj, respektive en 1906 kaj 1947 aperis la esperantigoj Julio Cezaro (tr. Daniel Henry Lambert, Brita Esperantista Asocio, Londono) kaj Antonio kaj Kleopatro (tr. Stephen A. Andrew, The Esperanto Publishing Company, Rickmansworth). Ili nin portis al la klasika Romio. La sinsekvo de tradukoj en Esperanton mirinde paŭsas la itineron de Ŝekspiro mem: Julius Caesar, 1599; Antony and Cleopatra, 1607; Coriolanus, 1608. Ni ĉesu prefaci; ek al pra-Italujo!
Sian teatraĵon Ŝekspiro bazis sur rakonto pri brava kaj sukcesa soldato Martio. Laŭ la legenda tradicio de Romio, Martio spektakle kuraĝe konkeris la volcian urbon Koriolo en la jaro 493 a.n.e. La romianoj esprimis sian admiron, donante al li la kromnomon “Koriolano”, ‘la koriolulo’, kaj membrecon en la senato. Al la senato tiam apartenis, apud multaj nobeloj (patricioj) kiel li, ankaŭ kelkaj “tribunusoj”, kiuj, pro reformo farita en 494 a.n.e., reprezentis tie la ordinaran popolon (la plebon). Koriolano rigardis tiun reformon kiel ekscesan koncedon de potenco al la plebo. Kiam post granda malsato la senato en 491 a.n.e. diskutis planon helpi la plebon per distribuo de greno ĵus importita el Sicilio, Koriolano proponis ke oni konsentu doni tiun grenon nur kondiĉe ke la plebanoj rezignos pri la rajto reprezentiĝi en la senato. Tiu kontraŭpopola elpaŝo perdigis al li la admiron de la plebo. La tribunusoj persvadis la registaron ekzili Koriolanon. Li trovis azilon ĉe la reĝo de Volcio kaj, por venĝi sin, gvidis volcian invadon de Romio, kiun li preskaŭ plene konkeris. Pro petegoj de la patrino kaj edzino, Koriolano tamen ĉesigis la militon kaj reiris al Volcio, kie li restis ĝis sia morto. Jen la legendo, kredeble parte verdira.
Kion Ŝekspiro modifas en tiu materialo? Li kunkudras la heroaĵon de Martio en Koriolo (kiu okazis en 493 a.n.e.) kaj lian aristokratisman reagon al la malsato (fakte okazintan du jarojn poste). Tiu kunkudro havigas al li unuecan draman sinsekvon kaj helpas lin intensigi la dinamikon inter Aŭfidio (la reĝo de Volcio) kaj Koriolano. Alia kontribuo de Ŝekspiro estas krei por Volumnia (la de li elektita nomo por la patrino de Koriolano) nekutime gravan kaj zorge pripesendan rolon en la teatraĵo.
Ŝi sursceniĝas kiel la patrino, kiu faris el sia filo Martio perfektan, honorĉefigan soldaton, kaj kiu senhalte kuraĝigadas lin spektakle ekzempli tiun modelon. Konstruinte ŝin kiel tian dominan virinfiguron, Ŝekspiro en sia teatraĵo prezentas ŝian historie atestitan intervenon (persvadi Koriolanon ĉesigi la volcian invadon de Romio) kiel momenton de persona kaj kolektiva morala angoro.
Kiam la volcia armeo, gvidata de Koriolano, sukcese gajninte multajn urbojn survoje, estas atakonta Romon, Volumnia venas al li kune kun lia edzino Virgilia kaj lia filo Juna Martio. Ŝi prezentas al Koriolano pledon por paco bazitan sur du argumentoj. La unua temas pri la nepovo de la romianoj, precipe de la familianoj, elekti lojaleco-kongruan celon por kiu preĝi: Vi blokas niajn preĝojn, precipe niajn, / ĉar kiel eblas preĝi por patrujo / al ni ligita, sed ne por venko via, / same al ni ligita? Necesus perdi / aŭ la landon, nian vartistinon, / aŭ la personon vian, nian komforton (akto 5, sceno 3, p. 198).
Ŝia dua argumento emfazas ke ankaŭ Koriolano ne povas antaŭvidi morale aŭ eĉ strategie akcepteblan finon de la milito kiun li lanĉis: Eĉ se ni povus mem elekti, sekvus / katastrofo evidenta. Aŭ / oni trenos vin ligitan tra la stratoj, / fremdan renegaton, aŭ vi tretos / triumfe sur ruinojn vialandajn / venka pro verŝigo de la sango / de l’ edzino kaj infanoj (sampaĝe).
Ne donante al li la tempon por digesti la argumentojn kaj reagi, Volumnia tuj deklaras ultimaton: se li ne tuj haltigos la militon, ne tuj aranĝos honorkongruan pacon, ŝi staros senmova kaj insistos ke Koriolano tie kaj tiam mortigu ŝin antaŭ ol pluiri: Filo, / la sorton de l’ militoj mi ne atendos: / se tamen mi ne povas vin konvinki / noblan mildecon montri al ambaŭ flankoj / anstataŭ detrui unu, vi ne ekmarŝos / por ataki vian landon ĝis vi tretos – / fidu min – sur l’ uteron de l’ patrino / kiu vin portis en la mondon (sampaĝe).
La ultimaton tuj eĥas lia edzino Virgilia: Kaj mian, / kiu al vi elportis tiun ĉi knabon / por vivigi vian nomon en estonton (p. 198-199). Kreas draman kontraston la tuj posta diro de lia fileto Juna Martio: Sur min vi ne tretos. Mi forkuros ĝis / mi pli granda estos. Tiam mi batalos (p. 199). Liaj vortoj manifestas la ĉiesajn perceptojn pri la devoj kaj maldevoj de honore kondutanta soldato aŭ de knabo kiu esperas iam meriti la soldatiĝon kaj dume rolas filon de elstara soldato. La deklaro de la knabo do sigelas la prezenton de tiu romia ideologio kiun denaske instalis en la kapon de Koriolano lia perfekta patrino Volumnia.
Malantaŭ tiu noda punkto en la dramo, kiun neniu ja maltrafos, situas grava ekarto, al kiu mi volas altiri vian atenton.
En la prezento de Ŝekspiro, la romian ideologion tiu perfekte vartanta patrino ne senbreĉe transdonis al sia modela filo. Ĉiuj vidas ke Koriolano konstruiĝis kiel virviro, soldatanta en ĉiuj tempoj kaj lokoj; Aŭfidio, la reĝo de Volcio, trafe diras ke Koriolano pro rigido, / ne pov[as] laŭ cirkonstancoj / moviĝi de la kasko al kuseno, / sed reg[as] pacon kun severo sama / kiel militkomandon (akto 4, sceno 7, p. 182). Sed la koncepto de honoro ĉe Volumnia ne tiel unudimensie bildigas la ideale noblan soldaton batalantan por Romio. Tion ke ŝi pli suple ol li konceptas la honoron al kiu strebu ideala soldato ni scias pro eksplicitaj vortoj ŝiaj. Al kiuj vortoj mi aludas?
Post siaj argumentoj kaj ultimato (cititaj pli frue), ŝi diras al Koriolano jenon, kiam ŝi trovas sin devanta daŭrigi la pledadon: Se nia peto emus romianojn / savi, sed detrui volcianojn, / kiujn vi servas, vi povus nin kondamni / kiel venenajn al via honoro. Sed ne. / Nia peto estas repacigo – / ke la volcianoj povu diri / “Ni kompatis”, kaj romianoj diru / “Pacon ni ricevis”, kaj ambaŭ flankoj / danku vin kriante, “Vi benata / estas pro ĉi paco!” Vi scias, filo: / malcertas la milito, sed certe estas, / se vi konkeros Romon, ke l’ kompenso / kiun vi rikoltos estos nomo / kies ripetado estos sakro, / kaj kies kronik’ deklaros, “Ĉi tiu homo / noblis, sed per sia lasta faro / li tion forviŝis, detruis sian landon, / kaj lia nomo restos abomena / al posteuloj.” Al mi parolu, filo. / Afektis vi fajnaĵojn de honoro / imite al la trajtoj de la dioj / per tondro ŝiri vangojn de l’ aero, / sed ĉion ĉi vi ŝarĝis per sulfuro / taŭga nur por kverkon fendi (akto 5, sceno 3, p. 199-200; la reliefigon faras mi, la recenzanto).
La patrino ĉi tie eksplicite diras al la filo, ke li ne plene regas la veran enhavon de la honoro kiun ŝi strebadis instrui al li. Li lernis nur sage direkti sin al militaj venkoj, senkonsidere pri ilia kosto al la tuta socio. Li ne komprenas ke la ideala soldato devas vice de sia socio gajni militojn, por certigi ke ĉiuj socianoj sentu sin kungajnintaj apud siaj soldatoj, kaj danke al ili. Nome, Koriolano ne sukcesis lerni ke la funkcio de la militoj estas servi al la celoj difinataj dum la normala, pactempa vivado de la socioj.
Ĉu ni rajtas, tamen, halti ĉi tie? Provante kompreni la breĉon inter ŝia koncepto de la honoro kaj la lia, ĉu ni simple kaj senkomente akceptu ŝian angormomentan diron ke la filo ne komprenis ŝian instruon pri la naturo de la honoro?
Mi volas sugesti ke temas interalie pri ŝlosila kontraŭdiro ene de la pedagogia procezo. La instruanto, por konservi sian komprenan superecon vidatan kaj akceptatan de la lernanto, rezervas al si la konon de la plena perspektivo, kaj komunikas en siaj lecionoj nur la operacajn detalojn bezonotajn de la lernanto por perfekte lertiĝi en la arto instruata. Ni apriore supozu ke ankaŭ Volumnia tiel agis por ke ŝi konservu la estimindecon kiel patrino, vartanto, instruanto. Neeviteble rezultas ke la filo lernis la operacajn lecionojn sed ne regas la plenan kurson. Pro tiu breĉo ene de la pedagogia procezo al Koriolano (scipovanta nur operaci) neniam malkaŝiĝis la sekreto ke la batalaj sukcesoj de la soldato nur parte difinas lian honoron. La sekreto ke, laŭ la plena kodo de la honoro, li devas relativigi sian bataladon al la milita strategio kiel tuto – afero kiun Koriolano senpripense ĉiam lasis al la generaloj. La sekreto ke tiu sama kodo de honoro diktas al li la pluan respondecon relativigi tiun militistaran strategiadon al la socia strategiado kiel tuttuto – afero kiun Koriolano senpripense ĉiam lasis al la senatanoj.
Ĉu Volumnia (principe, kiel individua figuro teorie rekomprenata de ni, eĉ se ne praktike, do ne en la efektivo de la ebloj kaj malebloj por virino en tiu praromia socio) havis sed maltrafis la ŝancon iam dum la kreskaj jaroj de la filo komuniki al li tiujn spiritlarĝigajn konojn pri la vera nobleco? Se ne – se mi konsentas ke ŝi devis kaŝi la plenan perspektivon por povi reteni al si la patrinan aŭtoritaton kaj tiamaniere certigi ke la filo estimu ŝin kaj akceptu ŝiajn instruojn – kiel do mi diagnozas la misiron de la pedagogia rilato inter ŝi kaj Koriolano?
Mian respondon vi eble trovos iom banala, kara leganto; ĝi ja paŭsas la ekzegezon kiun eksplicite invitadas Ŝekspiro mem en sia teksto. Nome, Volumnia estis tro perfekta patrino, tro fidele kaj senmanke sekvanta la tiusocie ŝablonan modelon de patrina pedagogio por filo kreskanta en la ŝuojn de soldato. Ĝuste ŝia konsterne sukcesa vartado, montrata de la spektakle ĉampiona vartito Koriolano, fariĝas la kerno de la tragedio Koriolano.
Malpli banala, tamen, estas la sekvoj kiujn mi petas vin eltiri el tiu mia diagnozo. La ŝekspira prezento de Volumnia ne nur devigas nin kiel hodiaŭanojn pensi kiel statas la pravo kaj malpravo en la demandoj de honoro kiujn alfrontas Koriolano kaj tiuj pledantaj ke li haltigu sian kampanjon. (Atentu ke ankaŭ nia epoko, malgraŭ la retoriko pri anstataŭigo de la honoro per la digno kiel la ŝlosila kategorio de la moderna unuopula membildo, legas la tekston de Koriolano sen la sento ke ni spektus ion okazantan en ege fremda, nekomprenebla kulturo.) Krom devigi nin kunpensi kun la podianoj, la figuro de Volumnia ankaŭ instigas nin ekpensi, “Kiel do niaepoka patrino ideale vartu siajn infanojn, kiam temas pri transdonado de valoroj rilate la rolojn adoptendajn en la vivo kaj la neceson de flekseblo pri rekomprenado de siaj preskribitaj roloj laŭ la diverseco de la medioj kaj cirkonstancoj?”
Kara leganto, mi verkas en Esperanto, por legantoj kaj legantinoj ege malsamaj inter si. Mi persone konis la ektradukinton de nia teksto, Marjorie Boulton, kaj povas atesti ke ŝi ege konsciis pri la diverseco de la patrinadoj en la kultura mozaiko de nia bunta mondo. Eble interalie pro tiu faktoro daŭris tiel longe ŝia strebado fini la tradukon. Kvankam mi fidas ke vi sendube fasonas ideojn kongruajn kun la esperantista sindevontigo strebi al la paco kaj al sendiskriminaciaj socioj kiuj flegas la pacon kiel celon, mi certe ne intencas insiste trudi al vi mian propran respondon al la ĉi-supre formulita demando.
Iuj el vi tamen scivolemos. Al ili mi flustras du responderojn. Unue, celu esti sufiĉe bona gepatro, ne celanta konsterne modelan perfektecon. Se vi faros la eraron celi kaj atingi tiuterenan perfektecon, la infano suferos la malbenon resti eterna admireganto de via reĝisora stilo kaj tial malkapablos fasoni propran perspektivon pri la evoluanta senco de siaj rolludadoj en la evoluanta socia areno. Tamen, en nia mondo, la rapidaj ŝanĝiĝoj instigas nin konstante revizii ne nur niajn strategiojn sed eĉ nian membildon kaj nian stilon reĝisori nian rilatadon kun aliuloj. Perfekta gepatrado severe handikapos vian infanon en tia mondo.
Dua respondero: lernu de Volumnia, kiu evidente agis iugrade ankaŭ kiel patro de Martio, ke necesas ke vi en la 21a jarcento n.e. (multege pli konscie ol ŝi en la 5a jarcento a.n.e.) ne nur celu esti sufiĉe bona gepatro, sed celu esti sufiĉe bona gepatro. Ne difinu vian strebon per la formulo “esti bona patrino” aŭ “esti bona patro”. Emfaze celu ke vi kaj via partnero kune, kiel eble plej egale (do, ĉiam pli egale), ŝoforu la vartadon de la infanoj. Vi ambaŭ devos patri, kaj vi ambaŭ devos patrini, ne en egalaj proporcioj, tio ja ne estas atingebla, sed konscie pri la neceso kunrespondeci.
Ĉi-konekse emfazendas la fakto ke al la figuro de la patrino ĉiu socio kaj ĉiu epoko donas la unuavican respondecon enkapigi al siaj infanoj la ŝlosilajn elementojn de la “komuna saĝo”. Per tia etikedo – do per la supozigo ke temas pri memkompreneblaj “naturaj” ecoj – ĉiu socio ornamas la profilojn kiujn ĝi deziras vidi en unuopaj kategorianoj (do en viroj kaj en virinoj, en riĉuloj kaj en malriĉuloj, en soldatoj kaj en nemobilizitoj, ktp.). Hodiaŭ ni, estante modernaj legantoj kiuj lernis rigardi tiujn profilojn kiel produktaĵojn de kulturaj procezoj, scipovas percepti malantaŭ la ideologian aparaton de la koncerna socio tiu masko de “komuna saĝo”.
Pro la fakto ke tiu ideologia aparato estas nevidebla fono, la membroj de la koncerna komunumo ŝablone pensas ke “oni kompreneble atendu” ke ĉiu infano kreskanta en tiu socio devos alte taksi la valorojn kaj manifesti la konduton tipajn por sia profilo. Tiuj atendoj aspektas al la komunumanoj kiel senalternativa, natura evidentaĵo. Pri la transdono de la ideologie preskribitaj konduto kaj valoroj la komunumo respondecigas la vartantojn kaj edukantojn de la infanoj. Ĉar la patrinoj estas ekedukantoj de siaj infanoj, ili portas grandegan parton de tiu respondeco; se vi celos ambaŭ esti (ja malsamproporcie) patrinoj, vi devos komune, pare, pripense kaj konscie, kunakcepti tiun fruan respondecon.
Vi, kiel modernaj gepatroj, devas prikonscii la fakton ke tiu tuta procezaro estas ordinare kaŝita malantaŭ la masko de “naturaj evidentaĵoj”. Certe al la infano mem la procezoj ne povas ne aspekti naturaj kaj memkompreneblaj. Sed vi ambaŭ devas kiel eble plej konscie kaj plenkreskule reĝisori, kunfasoni, la teatraĵon en kiu vi ludas gepatrojn kaj la infano devos iom post iom, precipe en la adoleskaj jaroj, kompreni ke temas ne pri naturaj faktoj sed pri dinamiko interpersone reĝisorata, kun reala sed tamen limigita kontribuo de la natureroj kiuj starigas limojn al la fleksebleco de kultura reĝisorado fare de memkonsciaj modernaj individuoj.
Ŝekspiro utiligas la krizon – la paneon en la rilato inter Koriolano, lia patrino kaj la romia socio – por elŝire videbligi la realon malantaŭ la masko. Tiu realo estas la fakto ke la patrina vartado sekvas stilon kiun la konkreta patrino elektas kaj kiun ŝi povintus ŝanĝi se ŝi ĝustatempe konstatus kion ŝi misfaras. Ĉio fluus alie, se Volumnia ĝustatempe (en la fruaj vivojaroj de Martio) komprenus ke la specifa stilo elektita de ŝi, la stilo de perfekta patrinado de filo kiu fariĝos modela soldato, lasos lin en senelira stato – en stato de diiniga, adoreca admiregado de saĝofonto kies patrinan saĝon neniu infano iam kapablos kompreni.
Teme de troa perfekto kaj aliaj troecoj, ha, kara leganto preferanta leĝeran stilon, vi trovas ĉion ĉi tro peza! Mi do reportas la pladon kuirejen, kara. Bonvolu akcepti alian pladon, pli italecan-usonecan (evidente pican), kiu donos al vi similan nutron sed gustos pli kongrue al via palato. Jen! En la idiomo popularigita de la iama furoraĵo de John Gray La viroj devenas el Marso, la virinoj devenas el Venuso (Nov-Jorko: HarperCollins, 1992), la strangvoja pensanto Probal legas la teatraĵon Koriolano kiel detalan dismeton de la patologia breĉo kiu apartigas la riĉajn venusajn nuancojn kiuj akompanis la honorpedagogian donadon de Volumnia disde la marsa kontraho kiu karakterizis la prenadon fare de Martio tra sia tuta infanaĝo kaj eĉ poste. Mi lasas al vi la agrablan taskon dividi tiun picon kun via samtablano. Kio? Vi ne venis pare al la restoracio? Ha, mi mislegis vian situacion, tre koran pardonpeton! Sed ne forgesu premii min pro mia sinbrido. Mi ja plenumis mian promeson ne kulpi duan kalemburon post la titolo, kiu eventuale grincigis al vi la dentojn.
Ho, jen surpodias alia leganto, kiu atendis komentojn pri la esperantigo, pri eventualaj misaj aŭ gloraj momentoj en mia lego de traduko farita de du korifeoj. Pardonu, kara. Alia korifeo severege riproĉis min en pluraj forumoj pro mia emo atenti detalojn kaj pedante pavi pri mia atentokapablo. Mi tial strebas kiel eble plej min bridi ankaŭ sur tiu tereno. Se tiu sinbrido ne inspiras vin enmanigi al mi duan premion, mi promesas esti komprenema. Agrablan tageron, kiel ni kutimas diri en nia interlongituda epoko!
Probal Dasgupta
Ĉi tiu recenzo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №2 (320).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/recenzo-152/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news