Calvino, Italo. La kosmokomikoj: [Novelaro] / Tradukis el la itala Nicolino Rossi. – Milano: Itala Esperanto-Federacio, 2023. – 108 p.
Calvino, Italo. Palomar: [Romano] / Tradukis el la itala Nicolino Rossi. – Milano: Itala Esperanto-Federacio, 2023. – 96 p.
Du verkojn, en du apartaj ĉ. 100-paĝaj volumetoj, prezentas Itala Esperanto-Federacio (IEF), ambaŭ en traduko de Nicolino Rossi (revizio de Michela Lipari, enpaĝigo de Ugo Tonini): la aŭtoro estas Italo Calvino (1923-1985), unu el la ĉefaj italaj kulturaj personecoj de la dua duono de la pasinta jarcento.
Li naskiĝis en Santiago de Las Vegas, apud Havano, kie la gepatroj, agrosciencistoj, direktis centron pri produktado de sukerkano, sed, kiam li estis apenaŭ tri-jara, uragano detruis ilian loĝejon, kaj la familio revenis al Italio en San-Remo, liguria devenloko de lia patro. Knabaĝo trankvila, kvankam en la faŝisma tempo (1922-1945); li frekventas klasikan liceon ne vizitante lecionojn pri religio, sin dediĉas al legado kaj verkado kaj kontaktas la intensan kulturan vivon de Torino, tiam ideologie kontraŭfaŝisman. Li partoprenas en la partizana rezistmilito ĉe la fina jaro de la dua militego kaj tion li memorigos en sia unua romano La pado de la araneaj nestoj, krom en pluraj el siaj pli ol cent rakontoj. Maturiĝas lia alproksimiĝo al la komunista partio, eĉ ĝis respondecaj postenoj, kvankam lia vido al la mondo restas ĉefe anarkia, kun tendenco al fantasto. En 1947, profitante rapidigon de la studoj por militintoj, li doktoriĝas pri beletro ĉe la universitato de Florenco kun disertaĵo pri Joseph Conrad. Li amikiĝas kun Cesare Pavese, elstara verkisto kiu estos lia mentoro en la literatura medio, unua leganto kaj kritikanto de liaj verkoj kaj kies suicidon en 1950 li, taŭzite, konsideras kiel morton de profunda personeco, bedaŭrante ne esti kompreninta ties vivodramon. Komenciĝas tiam intensa sezono de vojaĝado, Calvino iras al Bolivio kaj ekkonas Che Guevara, verkas rakontojn kaj romanojn, kunlaboras al kulturaj revuoj, ĝenerale maldekstraj; la komunistan partion li forlasas post la revoluciaj faktoj en 1956 en Hungario kaj Pollando kaj la denunco far Ĥruŝĉov de la stalinaj krimoj. Li ankaŭ poetas kun plurnombra versigo de kanzonoj poste famigitaj de aliaj artistoj, kunfondas kaj partoprenas en diversaj alternativaj kulturaj societoj kaj gazetoj, intense laboras ĉe eldonejo Einaudi, unu el la ĉefaj italaj eldonejoj eĉ nuntempaj.
Edziĝinte en 1964 en Havano kun argentina tradukistino Esther Judit Singer, nomata “Chichita”, li revenas samjare al Torino kaj de tie al Romo kun la edzino kaj ties filo; en 1965 naskiĝas en Romo filino de ambaŭ. En 1967 la tuta kvarmembra familio translokiĝas al Parizo, kie li restos ĝis 1980, partoprenante la francan literaturan medion eĉ se teniĝante iom flanke. Tiu kultura riĉiĝo kondukas al la unua redakto de La Kosmokomikoj, dek du rakontoj aperintaj en gazetoj dum la jarduo 1963-64 kaj kolektitaj en volumon en 1965. En 1979 komenciĝas en gazetoj la “rakontoj de sinjoro Palomar”, iu mi-aliulo de Calvino mem, kiuj konkretiĝos en romano Palomar ĉe Einaudi en 1983.
Calvino dum la lasta parto de sia vivo somerumis ofte en Castiglione della Pescaia, mara urbo en centra Toskanio; tie lin, sesdekunu-jaran, trafas ikto, kaj post kelke da tagoj li forpasas en hospitalo en Sieno. La lasitajn manuskriptojn editoros lia vidvino, kiu mortos en Romo en 2018.3
Entute granda intelektulo kiel romanisto, novelisto, poeto, filozofo, kaj la du tradukoj de Nicolino Rossi, tute adekvate majstraj, enkondukas nin en ĉi tiun plurfacetan Calvino-mondon.
La Kosmokomikoj komenciĝas per “Antaŭparola prezentado” konsistanta el intervjuo al la aŭtoro, kiu rakontas, kiel formiĝas en li la imagobildoj kiuj poste, repripensataj, kritikataj, evoluigataj, kondukas al la definitiva redakto de skribita teksto. Pri la distanco de la Luno, la praeksplodo, la forflugo de la galaksioj, la historio de la universo, la ekvacioj de la gravita kampo, la kvazaroj, la dinosaŭroj kaj aliaj naturfenomenoj interparolas imagataj uloj, “la olda Qfwfq”, “la kapitano Vhd Vhd”, “la etulino Hlthlx”, “la praonklo N’ga N’ba”, la movosvinga ino “Lll” kaj aliaj (ne estas mistajpoj, ili nomiĝas precize tiel). Ne necesas esti astrofizikisto por kompreni tiujn diskutojn, necesas kapabli ĝui la strangajn naturfenomenojn kaj precipe percepti la fajnecon kaj subtilecojn de la vortnuancoj, vere malfacilan defion proponatan de Calvino kaj plene kunbatalatan de la tradukinto. Post legado vi certe estos lerninta novajn terminojn kaj akirinta bonan humoron. Surkovrilas bildo el pompeja mozaiko.
Al la itala astrofizikistino Margherita Hack, kiu estis evidentiginta iujn sciencajn neekzaktaĵojn en la rakontaro, Calvino respondis publike tiel: “La penso per imagoj funkcias laŭ la mekanismo de analogio, reduktebla al kontraŭmetoj tre simplaj: la eno kaj la elo, la pleno kaj la vakuo, la lumo kaj la mallumo, la alto kaj la malalto, kaj tiel plu. Kaj povas kelkfoje okazi, ke ĉi tiuj stratoj krucas tiujn de la scienco hodiaŭa, aŭ ilin akompanas dum parto de la itinero.” Tiu respondo trafe difinas lian sintenon de artisto al la scienco.
Ankaŭ la romano Palomar profitas je antaŭparolo de la aŭtoro mem, rakontanta, ke li estis antaŭplaninta du rolulojn, unu, Palomar (nomo el la kalifornia astronomia observatorio), kaj duan, Mohole, kiuj dialogu. “La du roluloj devintus alstrebi, Palomar al la alto, al la ekstero, al la multformaj aspektoj de la universo, Mohole al la malsupro, al la obskuro, al la intimaj abismoj”. Sed fakte dum la verkado la aŭtoro rimarkis, ke tiujn antagonismon li povas resumi en nur unu rolon: rigardo al la nuntempa vivo spektata tra ambaŭ sintenoj. Tial la leganto trovos komentojn kaj filozofiajn konsiderojn el ambaŭ flankoj: la epizodoj traktataj estas tute ordinaraj, ni diru, minimumaj, kiujn kutime oni neglektas, eĉ ne rimarkas. Palomar vojaĝas, jen estas sur la plaĝo (fakte de sia somerloko) kaj legas la ondojn (ja, li legas ilin), jen estas en la ĝardeno kaj observas la amoradon de du testudoj, rigardas la ĉielon, la planedojn, la stelojn; jen li butikumas kaj pesas la varojn. Li plu vojaĝas, komentarias malparajn pantoflojn, proponas modelojn por la junuloj, meditas, pensas pri morto, propra kaj de la tuta homa specio.
Sendube ankaŭ ĉi romano kongruas kun tiu filozofio, inter humura kaj profunde pensiga, kiun ni spertis ĉe legado de La Kosmokomikoj; tial meritplena estis la decido de IEF pli vaste diskonigi tiom interesan personon tra du legindaj kaj rekomendindaj verkoj.
Carlo Minnaja
Notoj de la recenzinto
1. Elp. ítalo kalvíno.
2. De Cesare Pavese (elp. ĉézare pavéze) aperis en esperanto Poemoj (lf-koop, 1982) kaj la romano La bela somero (IEF, 2023), ambaŭ tradukitaj de mi.
3. Pli ampleksa biografio pri Calvino troviĝas en la antologio: C. Minnaja (red.), Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj (EVA, 2013), p. 144-146.
4. Citaĵo el Vikipedio.
5. De Calvino estis jam aperintaj ok eroj en la antaŭe ennote menciita antologio, el kiuj du ĝuste el Palomar tradukitaj de Pier Vittorio Orlandini; kromaj du eroj el Palomar aperis en Pier Vittorio Orlandini, Marema literatura rigardo tra la suda toskana maremo. 2a vol., ExCogita 2010.
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta/printempa eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/recenzo-151/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news