Aŭskultu la estontecon, aŭskultu infanojn! Antaŭ 70 jaroj oni starigis la 20an de novembro kiel la Mondan Tagon de Infanoj, por antaŭenigi unuiĝon kaj konsciiĝon pri la graveco plibonigi infanan bonfarton kaj krei mondon kie infanoj povu plene kreski kaj disvolviĝi. Tamen ĝuste infanoj, la plej dependaj kaj malfortaj inter ni homoj, tro ofte suferas pro militoj, malriĉeco kaj maljusta diskriminacio.
UNICEF, la Infana Fonduso de UN, invitas nin aŭskulti la infanojn. Aŭskultante infanojn ni povas plenumi ilian rajton al memesprimo, kompreni iliajn ideojn por pli bona mondo kaj inkluzivi iliajn prioritatojn en niaj agoj hodiaŭ.
Laŭ nia asocio, kiu ekde 1908 agas por interkompreniĝo inter malsamaj popoloj, plibonigo de aŭskultado komenciĝas per konsiderado de lingvaj problemoj. Tial, ni bonvenigas la proponon de UNICEF, tamen memorante ke tiu aŭskultado dependas de lingvaj homaj rajtoj, lingva justeco, kaj lingva inkluziveco.
Registaroj, negocistoj, instruistoj, gepatroj, ĉiuj devas unuiĝi kune kun infanoj, por realigi la infanajn homajn rajtojn. Fakte, pli bona mondo por infanoj estas pli bona mondo por ĉiuj, ni do inversigu niajn celojn: unue ni pensu pri la infanoj kaj iliaj bezonoj, kaj poste pri teritoriaj, komercaj kaj politikaj disputoj.
Per Esperanto, nia asocio disvastigas la celojn de UNICEF, proponas interpopolan kompreniĝon inter infanoj, kaj antaŭenigas lingvajn homajn rajtojn por infanoj, interalie la rajton lerni en sia denaska lingvo.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1197.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news