La 33a KEKSO okazos en Nürnberg

kekso

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas al la 33a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 29a de novembro ĝis la 1a de decembro 2024 en Nürnberg, Germanio.

KEKSO estas evento por adoleskantoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton. Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj. Ni krome planas viziti la faman kristnaskan bazaron kaj la historia urbocentro de Nürnberg.

Por partopreni en la junulara evento KEKSO, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jarojn*.
Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj*.
* Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 01/01/2024.

Fonto: https://www.tejo.org/eventoj/33kekso/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi