Kursoj de Esperanto en Ĉinio

kursoj width=

Lastatempe en Shenyang, Hangzhou, Hohhot, Ŝanhajo, Zaozhuang, Nanchang kaj aliaj urboj de Ĉinio okazis kursoj de Esperanto. Ekzemple, La 29an de aŭgusto la Kultura Klubo de Esperanto de la provinco Liaoning komencis sian dek-lecionan kurson de Esperanto en la urbo Shenyang. La 24an de septembro la Universitato de Komunikado de Zhejiang komencis nedevigan kurson de Esperanto por la semestro 2024-25 en la urbo Hangzhou.

La 15an de oktobro la Profesia Kolegio de Zaozhuang lanĉis nedevigan kurson de Esperanto en la urbo Zaozhuang. La instruisto estas korea esperantisto Choi Manwon, kiu gvidas ankaŭ la nedevigan kurson en Zaozhuang-Universitato.

La 14an de oktobro la Ŝanhaja Esperanto-asocio faris prelegon pri Esperanto en la 3a Mezlernejo de distrikto Minhang, Ŝanhajo. La 18an de oktobro Esperanto-asocioj de la provinco Jiangxi kaj la urbo Nanchang faris prelegon pri Esperanto en la Akademio de Sansciencoj de Nanchang.

Gou Xinyue

Foto: Esperanto-kurso en Zaozhuang (provinco Ŝandongo)

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2024-11/25/content_117567612.htm

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi