La 110a UK en Brno prokrastita je unu semajno

brnoUEA informas, ke pro neatenditaj cirkonstancoj la dato de la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) devis esti ŝanĝita. La UK, antaŭe planita por 19-26 julio 2025, nun okazos la sekvan semajnon, inter la 26a de julio kaj la 2a de aŭgusto 2025.

La ŝanĝo estis necesa por eviti koincidon kun alia pli granda evento en la regiono de Brno*, kio kaŭzus nedisponeblecon de loĝlokoj kaj konsiderindan altigon de ties prezoj dum la kongresa periodo. UEA jam estas en rekta kontakto kun la ĝisnunaj aliĝintoj. Tiu ŝanĝo estas por la plej bona ĝuo de la kongresanoj kaj spegulas la diligentan laboron de la Kongresa Fako de UEA kaj de la Loka Kongresa Komitato (LKK). Ili sukcesis rapide certigi, ke la evento povos okazi laŭ la plej bonaj kondiĉoj por niaj gastoj laŭ la nova dato.

Pro tiu ŝanĝo la limdato de la unua plej favorpreza aliĝperiodo estis plilongigita ĝis la 15a de decembro 2024. UEA invitas ĉiujn ankoraŭ nealiĝintajn profiti de la nova limdato, aliĝante ĉe https://uk.esperanto.net.

Nuntempe oni pretigas ĉiujn bezonatajn datumojn por la Dua Bulteno, kiu aperos ĝis la fino de la jaro. En ĝi haveblos favorprezaj tranoktebloj, samkiel interesaj ekskursoj, inkluzive de la antaŭ- kaj post-kongresaj ekskursoj.

La dato-ŝanĝo okazis kunlabore kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). La 58a ILEI-Kongreso, planata por okazi en Beogrado, Serbio, nun okazos la semajnon antaŭ la 110a UK. La teamoj de la 110a UK kaj de la 58a ILEI-kongreso devos kunlabori ankaŭ por ebligi bustransportadon de kongresanoj rekte inter la du kongresejoj, de Beogrado ĝis Brno. Pliaj informoj pri la 58a ILEI-kongreso, kiel la aliĝilo, aperos baldaŭ ĉe https://www.ilei.info.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1198.

* En Brno tiusemajne okazos du grandaj sportaj eventoj: junulara virina korbopilka mondpokalo kaj granda motorcikla konkurso.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi