Pli ol 200 homoj el 40 landoj jam aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 19a ĝis la 26a de julio 2025 en Brno (Burno). Aliĝu ankaŭ vi ĉe uk.esperanto.net.
Oni atentu, ke okazis ŝanĝoj en la datoj de la aliĝperiodoj de la UK. La unua (plej favorpreza) aliĝperiodo nuntempe finiĝas la 30an de novembro. La tria aliĝperiodo finiĝas la 30an de junio. Plenajn informojn oni trovas ĉe uea.org/kongresoj/kotiztabelo.
La kongresa temo de la 110a UK estas “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”.
La emblemo de la 110a UK reprezentas la Katedralon de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, imponan romkatolikan konstruaĵon, kiu elstaras en la pejzaĝo de la urbo, kaj gravan nacian kulturan monumenton en Ĉeĥio.
La Loka Kongresa Komitato konsistas el:
Prezidanto: Jiří Tomeček
Vicprezidanto & giĉetoj: Libuše Hýblová
Sekretario & kongresejestro: Milan Kolka
Kasisto: Andrea Švubová
Sponsoroj / partneroj: Mirka Tomečková
Loĝiga servo: Vráťa Hirš
Kontaktoj kun amaskomunikiloj: Jiří Caletka
Sociaj retejoj: Josef Kalčík
Kontaktoj kun landaj aŭtoritatoj: Tomáš Břicháček
Kontaktoj kun lokaj aŭtoritatoj: Marek Blahuš
Artaj aranĝoj: Leonka Chaloupková
Ekskursoj: Jana Zigal (Burianová)
Junulara programo: Paulína Jalakšová
Infana kongreseto: Monika Kimáková
Volontuloj / helpantoj: Vlasta Pištíková
Kongresa Kuriero: Mirek Malovec
Teĥniko / mobilaplikaĵo: Petr Javorik
La kongresejo estos la Universitato de Mendel (mallonge “Mendelu”) – la plej malnova agrikultura universitato en Ĉeĥio, kiu ĉi-jare festis sian 105-jariĝon. Ĝi estas moderna universitato, kiu havas diversajn fakultatojn kaj ĉ. 10 000 studentojn. La salonon Zamehof gastigos la teatro “Janáčkovo divadlo” nomita laŭ la ĉeĥa komponisto Leoš Janáček. La kontruaĵo apartenas al la Nacia Teatro de Brno kaj estis fondita en 1965.
La Unua Bulteno konsulteblas ĉe https://uk.esperanto.net/2025/unuabulteno. La Dua Bulteno aperos baldaŭ kaj enhavos utilajn informojn pri Brno (Burno) kaj Ĉeĥio ĝenerale, krom provizoran programon de la Kongreso kaj detalojn pri la mendeblaj hoteloj kaj ekskursoj.
Por partopreni en la 110a UK bezonatas aliĝi ĉe https://uk.esperanto.net kaj ricevi konfirmon de la aliĝo kun la Kongresa Numero. Individuaj membroj de UEA ĝuas rabaton por la UK-kotizo. Se vi ankoraŭ ne remembriĝis en UEA, vi povas tion fari rekte per la UK-aliĝilo. Aŭ simile per la aliĝilo de la 5a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): aliĝo al la VK, kiu okazos de la 28a de novembro ĝis la 1a de decembro, estas senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj aliĝas al la VK ĝis la 13a de novembro, kaj eksmembroj ĝuas specialan oferton kun duobla aliĝo al UEA 2024+2025 kaj tuja senpaga aliĝo al la VK: https://vk.esperanto.net. Estos speciala atento al la 110a UK dum la 5a VK.
Bonvenon tuj aliĝi al ambaŭ! Via aliĝo subtenas la organizantojn – al kiuj UEA kore dankas pro la sindediĉo por tiuj unikaj okazoj uzi Esperanton, kiuj estas la UK kaj la VK.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №119.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news