BET-59: Konatiĝu kun Chajm Antonia Hillel Langholf

LangholfLa Ondo daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam estas prezentitaj sep personoj. La oka prezentato estas Chajm Antonia Hillel Langholf el Germanio. Legu lian memprezenton.


Mi estas 40-jara agronomo kaj fakulo pri ekologia agrikulturo. Mi loĝas en malgranda ruldomo en arbaro en la regiono de Norda Eriko en nordo de Germanio, proksime de Hamburgo. Mi laboras iomete kiel zorganto de infano handikapita kaj mi estas membro en Solidara agrikulturo.

Mi estas membro de UEA, SAT kaj TEVA (vegetaranoj), verkas artikolojn por Kontakto kaj Sennaciulo.

Mi ricevas pension mia sindromo de Asperger handikapo. Pro tio mi ege interesiĝis pri la senperforta komunikado kiel rimedo por klarigi la komunikadon inter homoj. Mi kredas, ke la bazo de la granda plejmulto de konfliktoj sur la tero estas nur tragikaj miskomprenoj kaj manko de empatio por la aliaj. Preskaŭ ĉiam estas ebleco por trovi solvon aŭ kompromison por ĉiuj.

La senperforta komunikado estas fondita de Marshall Bertram Rosenberg (1934-2015), kiu pro sia juda deveno spertis diskriminacion kaj malunueco pro diversaj devenoj kaj trajtoj. Same kiel Zamenhof…

La senperforta komunikado estas la temo de mia prelego en BET-59 en Kaŭno.

Chajm Antonia Hillel Langholf

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/bet-158/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi