Definitiviĝis la konsisto de la organiza komitato (OK) de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la Litovia urbo Kaŭno. La OK de BET-59 estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj Litova Esperanto-Asocio (LEA) strebas agi malferme al la ĝenerala socio kaj aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn, aŭ realigas komunajn projektojn kun aliaj organizaĵoj. Jam en la Loka Kongresa Komitato de la 90a Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 2005) estis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ reprezentantoj de ekstero. La perfekte sukcesinta Unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj (Vilno, 2008) estis organizita de LEA kune kun Litovia Ĵurnalista Asocio kaj en ĝia organiza komitato de la kongreso estis kvar reprezentantoj de tiu asocio.
Ankaŭ en la organizado de kelkaj lastatempaj Litoviaj BEToj partoprenis eksteruloj – ekzemple, en la OK de BET-49 (Utena, 2013) estis ses reprezentantoj de la urbo, kaj en la OK de BET-52 (Birštonas, 2016) estis kvin funkciuloj de la urbo Birštonas, en la OK de BET-55 en Panevėžys en 2019 estis kvar reprezentantoj de la urba municipo kaj en la OK de BET-56 en Klaipėda en 2022 estis kvin reprezentantoj de la urba administracio kaj de la universitato.
En la OK de BET-59 membras la vicrektoro pri komunikado de la universitato dr. Vilma Bijeikienė, la direktorino de la Instituto pri fremdaj lingvoj de la universitato dr. Teresė Ringailienė, la estrino de la kultura fako de la urba administracio Agnė Augonė, la direktoro de la Monda Centro de Litovoj Valdas Kubilius, aliaj funkciuloj. Tiamaniere la organizado de BET-59 fariĝas afero ne nur de LEA, sed ankaŭ de la urbo Kaŭno, de la universitato Vytautas La Granda kaj de Monda Centro de Litovoj. Tia kunlaboro ĉiam donas multe pli bonan rezulton, ol se la organizadon prizorgus nur esperantistoj. Per tiaspeca agado LEA provas solvi ĉiaman problemon de esperantista agado – fermitecon.
Krome, en la OK estas ne nur Litoviaj esperantistoj – en ĝi jam dum kelkaj monatoj aktive laboras la Ruslanda verkisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de La Ondo de Esperanto Aleksander Korĵenkov – tio garantias konstantan kaj bonkvalitan informan priservadon de BET-59 antaŭ, dum kaj post ĝi. En la OK membras ankaŭ multaj konataj Litoviaj esperantistoj. Sube estas la plena listo de la organiza komitato de BET-59.
Povilas Jegorovas: prezidanto, kunordigo, ĝenerala gvidado, informado
Dr. Vilma Bijeikienė: vicrektoro pri komunikado de la universitato Vytautas La Granda
Dr. Teresė Ringailienė: direktorino de la Instituto pri fremdaj lingvoj de la universitato
Valdas Kubilius: direktoro de la Monda Centro de litovoj
Agnė Augonė: estrino de la kultura fako de la urba administracio de Kaŭno
Asta Nastaravičiūtė: respondeca sekretario de Litova Esperanto-Asocio
Aida Čižikaitė: prelegserio pri la litovaj lingvo kaj kulturo
Gražina Opulskienė: instruado de Esperanto
Dalia Pileckienė: kultura programo
Aušrinė Tamošiūnaitė: junulara programo
Ada Navickienė: administrado de la kongresejo
Virginija Jokubkaitė: arta aranĝado de BET-59
Vladimiras Beresniovas: artaj aferoj
Aleksander Korĵenkov: informado pri BET-59
Taesok Choe: retejo de BET-59, ĉiutaga gazeto de BET-59
Irena Jagminaitė: libroservo, financoj
Antanas Visockas: ekskursoj
Gražvydas Jurgelevičius: fotoservo
Jolanta Bulotė: registrado, informado
Olga Strojeva: registrado, informado
Vera Valentaitė: registrado, informado
Vita Petronytė: registrado, informado
Inesa Balaikienė: registrado, informado
Jolita Ružauskienė: registrado, informado
Solveiga Sadauskaitė: registrado, informado
Darius Kubilius: mastrumaj kaj teknikaj aferoj
Ramūnas Narbutas: mastrumaj kaj teknikaj aferoj
Sigitas Sidaravičius: mastrumaj kaj teknikaj aferoj
Povilas Jegorovas
prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
prezidanto de la organiza komitato de BET-59
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/bet-157/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news