BET-59: Konatiĝu kun Valdas Striužas

StriužasNi daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). La sepa prezentato estas Valdas Striužas el Litovio. Legu lian memprezenton.

Mi devenas de la provinca distrikto Biržai kaj nun loĝas en Vilno. Mi finis la klason pri kantado en la supera muzika lernejo Tallat-Kelpša (nun konservatorio), studis kaj diplomiĝis kiel historiisto ĉe la fakultato de historio de la Vilna Universitato, kaj laboras kiel heredaĵprotektanto. Mi kantas diversajn klasikajn kantojn, operajn ariojn, preĝkantas kristanajn kantikojn.

Mia frato Vidmantas estis bonega esperantisto. Ni kune vojaĝis al pluraj Esperantaj kunvenoj, partoprenis en vesperaj amuzprogramoj. Ankaŭ min interesas Esperanto. Mi iomete parolas, verkas, legas en Esperanto. Mi ŝatas kanti konatajn, klasikajn kantojn en Esperanto.

En BET-59 mi kantos en Esperanto la konatajn kantojn de litovaj kaj eksterlandaj komponistoj: “Nia mateno” de Lionginas Abarius kaj Kazys Bradunas, “Tiel bele min kreskigis” de Vytautas Mikalauskas kaj Justinas Marcinkeviĉius, “Vin renkonti ree mi deziras” de Konradas Kaveckas kaj Vaidotas Spudas, napolan serenadon de Salvatore Gambardella kaj Gennaro Ottaviano “Maristeto”, “Ho, suno mia” de Eduardo di Capua kaj Giovani Capuro, “Serenado” de Franz Shubert kaj aliajn kantojn. Min akompanos la profesia akompanistino Jurgita Umaraitė.

Valdas Striužas

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/bet-156/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi