UEA donis aŭspicion al BET-59

BET-59La 4an de novembro 2024 la Estraro de la Universala Esperanto-Asocio decidis doni sian aŭspicion al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la Litovia urbo Kaŭno. Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia renkontiĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio.

La aŭspicio de UEA estas kvazaŭ signo de kvalito de la aŭspiciata aranĝo. Per sia aŭspicio UEA agnoskas, ke ĝi estas prestiĝa kaj altnivela. Kutime estas aŭspiciataj nur la internaciaj esperantistaj aranĝoj kun longa tradicio. Karakteriza estas la opinio pri BET de la eksa estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj Orlando E. Raola: “Kiel partopreninto en la lasta okazo kiam BET okazis ĉeeste (BET-55, Panevėžys, 2019), mi plej forte subtenas la proponon aŭspicii tiun ĉi aranĝon. Ĝi estis tiam ege bone organizita, la programo estis riĉega kaj tre varia, kaj ĝenerale la etoso kreita estis unu el la plej aŭtentike Esperantaj kiujn mi partoprenis dum pli ol 35 jaroj da esperantumado”. UEA ankaŭ pretas helpi reklami BET-59 laŭ siaj informkanaloj.

BET estas unu el la plej popularaj tradiciaj internaciaj renkontiĝoj en Esperantujo. La tradicio de BET naskiĝis kiel Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro en 1959 kaj daŭras ekde tiam ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio, escepte de tri paŭzoj. Komence la partoprenantoj venis el la baltaj respublikoj, sed baldaŭ BET komencis altiri esperantistojn el la tuta Sovetunio. Post la resendependiĝo de la baltaj ŝtatoj BET evoluis al vere internacia tuteŭropa kaj pli vasta renkontiĝo kun riĉa programo. La organizantoj atendas, ke al BET-59 aliĝos pli ol 500 esperantistoj el pli ol tridek landoj.

Menciindas, ke UEA donis sian aŭspicion al la kvin pli fruaj BEToj, kiuj okazis en Litovio, nome: BET-46 en Visaginas (2010), BET-49 en Utena (2013), BET-52 en Birštonas (2016), BET-55 en Panevėžys (2019) kaj BET-56 (2022) en Klaipėda. Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitis al BET-59 la tutan Estraron kaj la Ĝeneralan Direktoron de UEA. Jam estas klare, ke BET-59 partoprenos vicprezidanto de UEA prof. Amri Wandel kaj eventuale kelkaj aliaj estraranoj. BET-56 en Klaipėda en 2022 la unuan fojon en historio de BET-oj partoprenis funkcianta prezidanto de UEA prof. Duncan Charters.

Povilas Jegorovas

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/bet-155/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi