La Ondo de Esperanto daŭrigas prezentadon de tiuj, kiuj grave kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). La sesa persono en ĉi tiu rubriko estas Eŭheno Kovtonjuk.
Eŭheno Kovtonjuk naskiĝis en Podolia vilaĝo de Ukrainio, diplomiĝis en Nacia akademio pri nutraĵaj teknologioj en Odeso kaj en la universitato de Kansaso (Usono). Laboris en uzinoj, bankoj, gvidis tutlandan asocion de grenproduktantoj, finis la karieron kiel vicministro pri grenproduktado en Ukrainio. Dum la lastaj 25 jaroj Kovtonjuk laboras kiel fotoesploranto sub aŭspicio de Unesko. Liaj personaj fotoekspozicioj estas montritaj en Kyjivo, Novjorko, Londono, Genevo (ĉe UN) k. a. Li estas honora profesoro de Ukrainia Industria Akademio kaj Svisa internacia akademio pri juro, ekonomio kaj lingvoj (Montreux, Svislando).
Eŭheno Kovtonjuk esperantistiĝis en 1979, prezidis la ĉefurban Esperanto-klubon “Ora Pordego”, estis kunfondinto de Ukrainia Esperanta Asocio (UkrEA) en 1989 kaj ties unua prezidanto, honora prezidanto de UkrEA. A-komitatano de UEA, fondinto kaj prezidanto de la bonfara fonduso nome de Vasil Eroŝenko “Espero” de 2007, kiu esploras kaj popularigas la vivon kaj verkaron de V. Eroŝenko. Li estas redaktoro de ukraina-Esperanta vortaro-minimumo (1998) kaj kunaŭtoro de granda esperanta-ukraina vortaro (2007).
Al la programo de BET-59 Eŭheno Kovtonjuk kontribuos per prelego “La vivo kaj verkado de la blinda ukraina esperantisto Vasyl Eroŝenko”.
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/bet-154/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news