Ceremonio memore al William Auld

Auld

La 6an de novembro okaze de la centjariĝo de la plej elstara kontribuinto al Esperanto de nia insularo, Esperanto-Asocio de Britio okazigis ceremonion memore al William Auld ĉe la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu Auld, en 2001, donacis sian vastan kolekton da verkoj en kaj pri Esperanto. Lia vidvino, Meta Auld, nun 98-jara, ne estis sufiĉe fortika por partopreni, sed ricevis samtage florkronon kaj karton nome de la brita esperantistaro.

Tim Owen gvidis la ceremonion. La fruajn alvenintojn ĉiĉeronis tra la biblioteko Graeme Hawley, kuratoro pri diversaj kolektoj, inkluzive de la Kolekto Auld. Li bonvenigis la celebrantojn, kaj klarigis, ke unue oni aŭdos mesaĝon senditan de Humphrey Tonkin, kiu unue renkontis Bill Auld en la fruaj 1950aj jaroj. Poste la direktoro de EAB komencis prezenti la vivon kaj verkojn de la celebrato.

<…>

Tim Owen

Legu la tutan tekston en la retejo de EAB https://esperanto.org.uk/news/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi