Nova limdato por proponi viajn kontribuojn al la 5a Virtuala Kongreso

virtuala kongresoLa Virtualaj Kongresoj (VK) fariĝis la plej gravaj retaj eventoj de Esperanto de la nuntempo. Al la pasintjara VK alvenis centoj da proponoj, inter tiuj por la kerna programo (inter la 12a kaj 18a horoj UTC) kaj tiuj por la Virtuala Movada Foiro (ekster tiuj horoj). UEA nun anoncas longigon de la limdato por prezenti viajn valorajn proponojn ĝis (inkl.) la 27a de oktobro 2024 (venonta dimanĉo).

Por proponi programeron al la 5a VK – ĉu kerna programo, ĉu Virtuala Movada Foiro (ViMF) – oni devas uzi la formularojn troveblajn ĉe https://vk.esperanto.net/2024/programo – tie oni trovos ĉiujn detalojn por formale prezenti proponon pri programera kontribuo al la evento.

La kerna programo de la VK okazas en la kvar oficialaj tagoj (de la 28a de novembro ĝis la 1a de decembro 2024). Ĝi kutime havas formalajn prelegojn, sciencan kaj kulturan programon, inter ili rikoltojn de la programo de la Universala Kongreso. Se vi ion proponis por UK, vi bonvenas re-prezenti dum VK. Se vi estas eldonisto aŭ verkisto, vi povas prezenti pri via kultura agado. Se vi estas aktivulo de organizo aŭ komisiono, vi povas prezenti pri via agado. Se vi havas bonan ideon aŭ prelegon por kundividi por diskuto dum VK, ankaŭ tio bonvenas!

La Virtuala Movada Foiro estas aparta spaco por prezenti la agadon de organizoj aŭ iniciatoj. Ĝi okazas antaŭ aŭ post la kerna programo (antaŭ 12:00 UTC aŭ post 18:00 UTC). La “virtuala budo” estas reta kunsidĉambro en kiu homoj povas enveni por babili kun respondeculoj kaj vidi prezenton de la agado. Kutime en la ViMF la virtuala ĉambro funkcias dum unu horo. Do homoj venas kaj respondeculoj prezentas pri sia agado, kvazaŭ oni akceptiĝas en reala budo. Por tio aktivuloj kutime preparas bildprezentaĵojn laŭ kiuj ili montras al gastoj atingojn kaj planojn. Sed eblas ankaŭ prezento de registritaj filmoj.

Aparte bonvenas programeroj, kiuj konversacias kun la kongresa temo: “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”.

Oni notu, ke proponantoj kaj partoprenontoj nepre devas esti aliĝintoj al la 5a VK. Do se iu ankoraŭ ne aliĝis, eblas tion fari per https://VK.esperanto.net/2024/aligxilo – se oni estas individua membro de UEA, eblas aliĝi senpage al la VK ĝis la 13a de novembro. Poste aplikiĝos simbola kotizo. Se oni ankoraŭ ne estas membro en 2024, eblas pro speciala oferto membriĝi duoble por 2024+2025 pagante nur por 2025 (do por 2024 temas pri senpaga baza aliĝo), kun tuja senpaga aliĝo al la VK. Tiu oferto validas nur tra la VK-aliĝilo. Dubojn komuniku al info@vk.esperanto.net.

Donacoj tre gravas por VK. Tiuj, kiuj donacos ekde 50 EUR, aperas laŭdezire en la listo de aliĝintoj kiel Subtenantoj. Eblas donaci dum aliĝo al la VK aŭ konstante ĉe la VK-fonduso: https://uea.org/alighoj/donacoj/vk – donacoj helpas partoprenigi nepagipovajn homojn kaj plibonigi la teknikajn rimedojn. Antaŭdankon al ĉiuj pro la pluraspekta subteno al la VK!

Legu ankaŭ:
La 5a Virtuala Kongreso de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/gk-260/

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1189.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi