La 10a de decembro 2024 estos grava tago por la Esperanto-movado, ĉar ĝi markos la 70an datrevenon de la Rezolucio de Montevideo, kiu estis la unua kaj plej signifa oficiala agnosko de Esperanto fare de Unesko, la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj.
La Rezolucio, kiu estis akceptita de la ĝenerala konferenco de Unesko en la urugvaja ĉefurbo en 1954, rekomendis al la ĝenerala direktoro de Unesko sekvi la evoluon en la uzado de Esperanto, kaj agnoskis, ke la atingoj de la Esperanto-movado “respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko”.
La Rezolucio estis la rezulto de longa kaj persista laborado de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj kolektis kaj transdonis al Unuiĝintaj Nacioj petskribon favore al Esperanto, subskribitan de preskaŭ 900.000 personoj kaj reprezentantoj de preskaŭ 500 organizaĵoj kun entute pli ol 15 milionoj da membroj.
La peticio, kiu estis sendita al Unuiĝintaj Nacioj en 1950, postulis, ke UN studu la lingvan problemon en la mondo kaj la eblan rolon de Esperanto por ilia justa solvo. Tamen la petskribo ne estis traktita de UN sed transdonita al Unesko por pritrakto.
Kaj, kvankam la Esperanto-observanto ĉe la ĝenerala konferenco de 1954, Ivo Lapenna, ne havis grandajn esperojn pri la sukceso de la afero, la situacio tamen surprize ŝanĝiĝis, kiam la meksika delegitaro, impresita de la ekspozicio pri Esperanto, kiu estis aranĝita de lokaj esperantistoj kaj de UEA, proponis projekton de rezolucio, kiu rekomendis al la membro-ŝtatoj kuraĝigi la uzon de Esperanto, kiun ili konsideras la plej taŭga.
Post multaj diskutoj kaj kompromisoj, la Rezolucio estis finfine akceptita de la plenkunsido de la ĝenerala konferenco la 10an de decembro 1954, vendrede posttagmeze, sed kun malpli radikala teksto, kiu ne enhavis la rekomendon al la ŝtatoj-membroj. Tamen, la Rezolucio estis granda venko por la Esperanto-movado, kiu tiamaniere akiris oficialan kaj konsultan statuson ĉe Unesko.
Ekde tiam, la rilatoj inter UEA kaj Unesko daŭre evoluis, kaj plurfoje ankaŭ Unesko montris intereson kaj aprezon pri Esperanto kaj ĝiaj kulturaj kaj edukaj kontribuoj. La plej grava ekzemplo estis la vizito de la ĝenerala direktoro de Unesko, Amadou-Makhtar M’Bow, al la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko en 1977. En 1985 Unesko akceptis duan rezolucion pri Esperanto okaze de la centjara jubileo de la lingvo, kiu plifortigis la antaŭan agnoskon kaj rekomendis al la membro-ŝtatoj enkonduki stud-programojn pri lingvaj problemoj kaj pri Esperanto en la lernejoj kaj universitatoj.
En ĉi tiu nova datreveno de la Rezolucio de Montevideo, ni profitas la okazon por rememori la historion kaj signifon de tiu dokumento, kiu reprezentas la komunajn celojn kaj idealojn de Unesko kaj Esperanto: konstrui pacon en la mondo per kulturo, edukado kaj scienco. Kaj ankaŭ por reliefigi la 70 jarojn da kunlaborado por lingvaj homaj rajtoj inter Unesko kaj la organizita komunumo de parolantoj kaj subtenantoj de la internacia lingvo Esperanto.
Tiucele, sub la aŭspicioj de UEA, TEJO, ILEI kaj la Urugvaja Esperanto-Societo, stariĝis komisiono konsistanta el lokaj esperantistoj kaj reprezentantoj de diversaj institucioj kaj Esperanto-asocioj de la amerika kontinento. Tiu ĉi komisiono laboras nuntempe por la organizado de internacia konferenco por memorfesti tiun signifoplenan mejloŝtonon en la historio de la lingvo Esperanto.
La planata celebrado, kiu inkluzivos ĉeestajn kaj retajn prelegojn kaj paroladojn, elmontradon de dokumentaj filmoj kaj artajn prezentaĵojn, okazos la 10an de decembro 2024 ekde 9:00 laŭ la loka tempo (GMT -3) en la impona Leĝdona (Parlamenta) Palaco de Montevideo, ĉefurbo de Urugvajo, kie okazis tiu historia Ĝenerala Asembleo en 1954. La interesiĝanta publiko povos ĉeesti persone aŭ sekvi kaj partopreni la eventon rete.
Legu informojn pri ĝi en https://eventaservo.org/e/cd3f97.
Pablo Leon
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/unesko-38/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news