Iĝu Komitatano B de TEJO

tejo

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato. Kiel Komitatano B rajtas kandidatiĝi ĉiu individua membro de TEJO kiu aĝos almenaŭ 18 jaroj la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝus 36-jaraĝa (aŭ pli); kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.

TEJO fine de 2023 havis 1045 individuajn membrojn. Tial TEJO povas havi maksimume 11 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos du Komitatanoj B, do elekteblaj estas pliaj naŭ. Kandidatiĝi rajtas individuaj membroj naskiĝintaj inter la 1a de decembro 1990 kaj la 30a de novembro 2006.

Legu pli ĉe https://www.tejo.org/igu-komitatano-b-de-tejo-ekde-decembro-2024/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi