La 29an de septembro, dimanĉe, en la centra biblioteko de la apudmoskva urbo Odincovo (ĉ. 190 mil loĝantoj) okazis la dua “Kalejdoskopo de lingvoj”. Ĝi estas branĉeto de la Moskva Lingva Festivalo (MLF), kiun Moskva Esperanto-Asocio MASI okazigas dum 18 jaroj en la ĉefurbo de Ruslando.
Inter la dek kvin prezentitaj lingvoj estis ankaŭ Esperanto, dufoje aperinta en la programo. La celo de la Kalejdoskopo estas logi atenton de odincovanoj al la lingva diverseco en la mondo kaj eventuale interesigi kelkajn pri Esperanto. Ĵurnalistoj de la ĉefa Odincova gazeto kaj de la urba televido aktive intervjuis la prelegantojn kaj la organizantojn.
La dua celo estis doni al la komencantaj prelegantoj de MLF la eblon provi sin kiel lingvoprezentantojn. Kaj tiu ĉi celo plene sukcesis. Ĉiuj prelegintoj – plejparte studentoj-filologoj de Moskvaj universitatoj – ricevis valoran sperton kaj multajn pozitivajn emociojn. La gejunuloj ĝuis varmajn dankojn de la publiko kaj subtenon de la kolegoj.Ĉe la malfermo prezentis sin ensemblo de popolaj kaŭkazaj dancoj.
La estrino de la biblioteko invitis ĉiujn partopreni sekvontjare en la tria Kalejdoskopo de Lingvoj. Ni interkonsentis okazigi en aprilo 2025 novan aranĝon – “Kalejdoskopo de Kulturoj”. Sendube, ankaŭ rakonto pri Esperanto-kulturo havos lokon en la programo!
Irina Gonĉarova
Foto: Ensemblo de dancoj de Kaŭkazaj popoloj (Irina Gonĉarova)
Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra/aŭtuna eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/ruslando-58/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news