Kvankam la redakcio de “La Ondo de Esperanto” ekde 2017 promesas, ke la abonantoj ricevos nur 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu eldono estas multe pli ampleksa. Sed la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) “Ondo” (2024, №321) estas rekorde ampleksa: ĝi enhavas sepdekon da tekst(et)oj kaj multajn ilustraĵojn sur 163 paĝoj.
En la fokuso de la aŭtuna “Ondo” estas la Kongresa Sezono, kiu daŭras en Esperantujo ekde junio ĝis septembro. La ĉefa evento de ĉi-jara Kongresa Sezono estis la 109a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Aruŝo (Tanzanio) ĉi-aŭguste – al ĝi estas dediĉita la 13-paĝa sekcio “Temo” kun la ĉefartikolo de Jukka Pietiläinen kaj aliaj prikongresaj tekstoj. La unuan Afrikan UKon montras ankaŭ pluraj fotoj de John Huang, inkluzive de la kovropaĝa foto.
Sekvas ankaŭ ampleksa, pli ol 50-paĝa sekcio “Eventoj”, en kiu oni povas legi artikolojn pri la 80a Internacia Junulara Kongreso de TEJO unuafoje okazinta en Baltio (Ŝventojo en Litovio), pri la 57a kongreso de ILEI en Brazilo, 97a kongreso de SAT en Portugalio, 58aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Tartu (Estonio), 45a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en Geyer (Germanio), pri la landaj kongresoj en Hispanio, Italio, Kroatio, Pollando, Usono (ankaŭ pri la antaŭkongresa kursaro NASK en Norda Karolino) kaj pri multaj aliaj renkontiĝoj tra la mondo inkluzive de kvar en Poznano: la fino de la dujaraj magistraj studoj, la lasta ekzameno kun defendo de diplomlaboraĵoj en la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM), Interlingvistika sekcio en la 21a Internacia Lingvista Kongreso okazinta same ĉe UAM kaj la 38a festivalo Arkones. Sed tio ne estas ĉio – legu la enhavtabelon kun 36 prшmovadaj artikol(et)oj.
La sekcion “Tribuno” malfermas artikolo de Vytautas Šilas pri Kaŭno, la urbo de la venont-jara BET-59. Plu estas legeblaj du artikoloj de Etsuo Miyoshi pri lia informa agado inter politikistoj de la Eŭropa Unio kaj artikolo de Renato Corsetti kun la titolo “Eŭropaj komencOntoj”. Sekvas, interalie, alvoko por solidara kampanjo “Helpi la edzon de Miora Raveloharison”, kiu sukcese finiĝis tre baldaŭ post la publikigo de ĉi tiu alvoko en nia novaĵretejo.
En la sekcio “Arkivo” estas publikigita la listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por oktobro 2024, kompilita de Aleksander Korĵenkov.
La kvinan sinsekvan jaron en ĉiu numero de “La Ondo de Esperanto” la plej ampleksa sekcio estas “Kulturo”, en septembro ĝi plenigas 72 paĝojn. En la projekto “Rusa Novelaro 2” aperis la dek-unua parto: kvin rakontoj de Vsevolod Ivanov, tradukitaj de Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova, V. S. Neminem, kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis la enkondukan artikolon kaj komentojn.
Al la septembra “Ondo” per siaj originalaj prozaĵoj kontribuis Laure Patas d’Illiers kaj Paulo Sérgio Viana. Inter la tri septembraj recenzoj elstaras la 20-paĝa recenza eseo de akademiano Sergio Pokrovskij pri “Faŭsto” de Goeto, tradukita de Karl Schulze antaŭ pli ol 40 jaroj kaj eldonita ĉi-jare de la Novjorka eldonejo “Mondial”. En la kultura sekcio estas publikigitaj ankaŭ artikoloj pri la lastatempaj libraj, muzikaj kaj gazetaj novaĵoj en Esperantujo.
Al la sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov per plukitaĵo da turismaj ŝercoj kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.
Tia – rekorde ampleksa, riĉenhava kaj interesa – estas la septembra/aŭtuna eldono de “La Ondo de Esperanto”. La lasta “Ondo” por 2024 aperos ĉe la jarŝanĝo, sed jam oni povas aboni nian gazeton por 2025.
La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas dum pluraj jaroj.
Estas tri abonkategorioj:
1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj
Dum la abonjaro 2024 danke al la Amikaj donacoj 29 personoj ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon por 2025, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan kotizon.
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero) kaj ĉe nia UEA-konto. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Enhavtabelo de la septembra Ondo (2024, №321)
1 Kovropaĝo (foto de John Huang)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Temo
6 Jukka Pietiläinen. Unika okazaĵo en Aruŝo
9 Rezolucio de la 109a Universala Kongreso de Esperanto
10 Miora Raveloharison. Afrika Kongreso de Virinoj
12 Aleksander Korĵenkov. Adiaŭ, Aruŝo! Saluton, Brno!
13 Ranja Zafinifotsy. La Infana Kongreseto unuafoje okazis en Afriko
14 Diplomoj de UEA pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj
15 Du laŭreatoj de la premio Deguĉi 2024
16 Miguel Gutiérrez Adúriz. Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2024
18 Eventoj
19 Roman Raljko. IJK-80: Malfacila vojo al kaj el Ŝventojo
23 Lars Sözüer. 1500 kilometroj sur du radoj
25 Aristóphio Andrade Alves Filho. ILEI-kongreso, unuafoje en Brazilo, duafoje en Sudameriko
27 Nova estraro de ILEI
27 Novembraj C2-ekzamenoj
28 Ulrich Matthias. Pola Kongreso en Kalisz ‒ sukcesega kaj kortuŝa
30 Ilona Koutny. UAM: Bonaj rezultoj de la unika eksperimento
31 Ilona Koutny. Fino de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano
33 Ilona Koutny. Interlingvistika sekcio en Internacia Lingvista Kongreso
34 Russ Williams. La 38a Arkones: Laŭdire la lasta
37 Bill Maxey. NASK-2024: 25 lernohoroj kaj multo alia
39 Steven Cybulski. Postkongresozaj notoj el Usono
41 Dennis Keefe. Ni venis, ni vidis, ni Valenciis
43 Ulrich Matthias. Itala Kongreso: Impona kiel ĉiam
44 Vinko Markovo. Oportuna jubileo por SAT-Kongreso
45 Surinsula kongreso de kroataj esperantistoj
47 Nedeljka Ložajić. Interkulture kaj inkluzive en la ĉefurbo de Serbio
49 Gražina Opuskienė. La 58a BET en la Kultura Ĉefurbo de Eŭropo
51 Povilas Jegorovas. Kunflugo kun eŭrop-parlamentano kaj aliaj famuloj
53 Povilas Jegorovas. Ekspozicio omaĝe al Petras Čeliauskas
54 Felix Zesch. La 45a REF: Gajaj en Geyer
55 Heinz-Wilhelm Sprick. Rata Rendevuo kun muzeo, ĝardeno kaj piroteknikaĵoj
57 Bert Schumann. La verda somero en Greziljono
58 Esperanto-kurso por hispanlingvanoj
59 Irina Gonĉarova. KLERo: Survoje al la junulara Movado en Ruslando
61 Irina Gonĉarova. La dua Kalejdoskopo de lingvoj en Odincovo
62 Lupo. La Verdaj Skoltoj tendumadis en Ĉeĥio
63 IJK 2025 okazos en Indonezio
64 Bonvenon al BET-59
66 BET-59: Konatiĝu kun Arno Lagrange
67 Aleksander Korĵenkov. Aliĝu al UK-110 en Brno
67 Lu Wunsch-Rolshoven. Novjara Renkontiĝo denove en Wiesbaden
68 JES: Unuafoje en Belgio
68 3a NaturAmikara KulturSemajno en Esperanto
69 La 5a Virtuala Kongreso de Esperanto
70 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas
71 Tribuno
72 Vytautas Šilas. Kaptu la okazon por trovi la urbon Kaŭno
77 Etsuo Miyoshi. Politikistoj de EU kaj Esperanto
78 Etsuo Miyoshi. Konfirmo pri samrajteco de Esperanto ĉe Eŭropa Unio
79 Renato Corsetti. Eŭropaj komencOntoj
80 Renato Corsetti, Ulrich Matthias, Keyhan Sayadpour. Solidara kampanjo: Helpi la edzon de Miora
81Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Redakcie
81 Aleksander Korĵenkov. Telegramo: Pli ol 400 abonantoj de “Esperanto-novaĵoj”
82 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21a de septembro 2024
83 Arkivo
84 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2024
86 Kulturo
87 Aleksander Korĵenkov. Vsevolod Ivanov: nesufiĉe konata verkisto
89 Vsevolod Ivanov. La kornaĵo. La bebo. La kampo. La vivo de Smokotinin. Andreo Kuzjmiĉ (Trad. Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova, V. S. Neminem)
122 Paulo Sérgio Viana. Abstino
126 Laure Patas d’Illiers. Veroniko
129 Sergio Pokrovskij. Pri Faŭsto en Esperanto (Recenzo: Johann Wolfgang von Goethe. Faŭsto)
149 Carlo Minnaja. Plia paŝo al ĝisdatigo, kvante kaj kvalite (Recenzo: Sten Johansson. Plia dozo da prozo)
151 Paŭlo Moĵajevo. Albumeto agrabla sone, sed malriĉa je enhavo (Recenzo: Tim.
Bela vivo)
152 Spomenka Štimec. La Zagreba lernolibro de Esperanto en la svahila
153 Floréal Martorell. Rapidu, vagonaro!
153 Bobelarto. La 3a Interkultura Novelo-Konkurso
154 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero: Konstrui por estonteco
155 Literatura Foiro, 2024, №330
156 Literatura Foiro, 2024, №331
158 Mozaiko
159 Stanislav Belov. Bonan vojaĝon!
160 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
161 Perantoj de La Ondo de Esperanto
162 Reklamoj, anoncoj
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/ondo-132/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news