1. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Mariana Evlogieva (Мариана Петрова Евлогиева, 1964-1981- ), bulgara verkisto, entreprenisto kaj esperantistino; Esperanto-instruanto (1983-), aŭtoro de multaj artikoloj en/pri Esperanto, redaktoro de Esperato-libroj; aktivulo kaj estrarano de Bulgara Esperanto-Junularo (1986-90) kaj Bulgara Esperanto-Asocio (2000- ), ĉefdelegito kaj A-Komitatano de UEA (pluraj oficperiodoj ekde 2002); adaptinto de la zagreb-metoda lernolibro por bulgaroj (1991, rete kaj teletekste 1996) kaj de la multmedia kurso de Esperanto de Carlos Pereira (lumdisko 2003); membro de la Akademio de Esperanto (2022- ).
5. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Georges Warnier (varnjé, 1884-1903-1953), franca komercisto kaj esperantisto; fondinto de Librejo de Esperanto (1906) kaj Domo de Esperanto (kun E. Archdeacon, 1928), prezidanto de la landa asocio UEF (1948-50), sekretario de la 10a UK (Parizo, 1914), prezidanto de LKK de la 24a kaj 35a UKoj (Parizo, 1932 kaj 1950); aŭtoro de kelkaj lerniloj, inter kiuj la plej populara estis Esperanto manuel (kun G. Chavet, 1907), kies 17a eldono aperis en 1958; ofta partoprenanto de la Esperanto-kabaredo Tri koboldoj.
13. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ignat Florian Bociort (boĉórt, 1924-1969-2015), rumana lingvisto kaj esperantisto; fondinto kaj gvidanto de la kolektivo “Esperanto kaj interlingvistiko” ĉe Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj de Rumanio (1978-89); enkondukinto de Esperanto kiel nedeviga studobjekto en la filologiajn fakultatojn de Rumanio (1978), la unua prezidanto de la landa asocio EAR (1990), aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj kaj de interlingvistikaj libroj; honora membro de UEA (1998).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 37-38).
14. Antaŭ 45 jaroj mortis Milda Jakubcová (fraŭline: Vasermanis, en la unua edzineco: Pirksts, 1899-1924-1979), latva oficistino kaj esperantistino, post la edziniĝo kun František Jakubec (en 1932) loĝinta en Ĉeĥoslovakio, Esperanto-instruistino kaj poetino (Elektitaj versaĵoj, 1969; Estrado de animaloj, 1970), tradukinta al Esperanto beletraĵojn el la latva, rusa, ĉeĥa kaj slovaka lingvoj.
26. Antaŭ 20 jaroj mortis Chen Yuan (1918-1931-2004), ĉina lingvisto, redaktoro, ŝtatoficisto (vicprezidanto de Ŝtata Skriblingva Reformkomisiono, vicprezidanto de Ĉina Eldonista Asocio, direktoro de Instituto pri Aplika Lingvistiko ĉe la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, vicministro en Ŝtata Komisiono pri Lingvaj Aferoj) kaj esperantisto; redaktoro de la dummilitaj Esperanto-gazetoj Informilo el Ĉinio, Justeco, Al Nova Etapo, kunfondinto (1951) kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) antaŭ la Kultura Revolucio; vicprezidanto (1980-89), prezidanto (1989-95) kaj honora prezidanto (1995) de ĈEL, redaktoro de pluraj Esperanto-eldonaĵoj, vicprezidanto de LKK de la 71a UK (Pekino, 1986); membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1986).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 58-59).
26. Antaŭ 60 jaroj mortis Rudolf Hromada (1890-1907-1964), ĉeĥa bankoficisto kaj esperantisto; membro de Internacia Centra Komitato de Esperanto-Movado (1922-30), redaktoro de Ĉeĥoslovaka Gazeto, La Progreso kaj Esperantista, aŭtoro de kelkaj Esperanto-vortaroj, tradukinto de centoj da poemoj (parto de ili aperis en la antologio Intima Triptiko, 1978) kaj Riporto skribita en la pendumila maŝo (1979) de Julius Fučík; membro de Lingva Komitato (1921-48) kaj Akademio de Esperanto (1948-62); honora membro de UEA (1933).
30. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Ivaniĉka Maĝarova (Иваничка Райкова Маджарова, 1939-1989- ), bulgara kulturfaka oficistino, verkistino kaj esperantistino; sekretario (1989-99), prezidanto (1999-2014) kaj vicprezidanto (2014- ) de la Esperanto-Kulturdomo “Ivan Kirĉev” en Razgrad, senatano de la Esperanta Civito ekde 2000, lanĉinto kaj redaktoro de la almanako Esperantista tribuno (1991- ), organizanto de la ĉiujara renkontiĝo EKRA kaj de la literatura konkurso Abritus; aŭtoro de la novelaro Vi kaj mi (2000) kaj de kelkaj dulingvaj poemaroj, interalie, de la hajkaro Kardo sur kasko (2010) kiu ricevis la premion “La verko de la jaro” en 2011; kompilinto de la antologioj Sonoj kaj kredoj el Razgrad (1999) kaj Abritus: Poezia kaj humura antologio (2016); en 2011 ŝia poemaro Kardo sur kasko ricevis la premion “La verko de la jaro”.
31. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Ludwig Schödl (1909-1928-1997), germana metiisto, instruisto kaj esperantisto; aktivulo de la intermilita laborista Esperanto-movado (SAT, GLEA, IPE), pledanto por restarigo de Esperanto-movado en GDR, kunfondinto (1965) kaj vicprezidanto (1977-81) de Centra Laborrondo Esperanto ĉe Kulturligo de GDR, vicprezidanto de GDREA (1981); aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro en GDR (1967).
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por oktobro 2024, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/oktobro-10/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news