La 1an de septembro 2024 post longa malsano forpasis
Firdaŭs Abdufattojeviĉ Ŝukurov (1947-2024)
taĝika matematikisto, scienca kunlaboranto ĉe la Instituto de matematiko de la Akademio de Sciencoj de Taĝikio, montara ekskursgvidisto kaj esperantisto (ekde 1979); disvastiganto kaj instruanto de Esperanto, fondinto kaj multjara prezidanto de la Duŝanbea Esperanto-Klubo “Montara Torento”, fondinto kaj prezidanto de la Asocio de Esperantistoj de Taĝikio, komitatano de UEA (2011-13), membro de la Azia-Oceania Komisiono de UEA; unu el la plej aktivaj esperantistoj en Centra Azio.
Firdaŭs Ŝukurov verkis la unuan taĝiklingvan lernolibron de Esperanto (2010), tradukis en la taĝikan lingvon la lernolibron “Esperanto per rekta metodo” de S. Marček (2019), kaj ebligis eldonon de kelkaj libroj en/pri Esperanto, inkluzive de la rusa-Esperanta vortaro de Je. Bokarjov (reeldono, 50 mil ekz., 1989) kiu aperis kun lia postparolo pri la historio de la internacia lingvo), scienca artikolaro “Geologio Internacia” (vol. 6, 1987) kaj “Versoj” de A. Rudaki (trad. B. Tornado, 1991).
Ripozu en paco!
Anatolij Ionesov
Samarkando, Uzbekio
Ankaŭ ni funebras kaj kondolencas kune kun la familianoj, amikoj kaj samideanoj de Firdaŭs Ŝukurov kun kiu ni konatiĝis antaŭ kvardeko da jaroj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/nekrologo-74/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news