Aŭtuna kunflugo kun eŭrop-parlamentano kaj aliaj famuloj

Andriukaitis

Litova Esperanto-Asocio (LEA) daŭrigas la tradicion organizi la printempajn kaj aŭtunajn kunflugojn de Litovaj esperantistoj. La dua aŭtuna kunflugo okazis la 21-22an de septembro 2024 en la sama loko – agroturismejo en la vilaĝo Antalkiai, 26 kilometrojn de Kaŭno. La kunflugoj estas destinitaj ĉefe por Litoviaj esperantistoj, sed ni akceptas ankaŭ gastojn el aliaj landoj. La programo okazas parte en Esperanto kaj parte en la litova lingvo. Dum kelkaj jaroj ni kutimas kompili la programon ne nur el esperantistaj eroj, sed ni strebas allogi al la renkontiĝo famulojn nur parte ligitajn kun Esperanto aŭ neesperantistojn, kiuj estas interesaj por ni.

Tiel okazis ankaŭ ĉi-foje. La ĉefa ĉi-jara programero estis renkontiĝo kun Vytenis Povilas Andriukaitis – esperantisto, subskribinto de la Akto pri la sendependiĝo de Litovio la 11an de marto 1990, eksa vicprezidanto de la Litovia parlamento, eksa ministro pri sanprotektado de Litovio, eksa membro de Eŭropa Komisiono, eksa sendito de Monda Sanorganizo por Eŭropo, honora prezidanto de Litovia Socialdemokrata Partio, membro de Honora Patrona Komitato de UEA, honora membro de Eŭropa Esperanto-Unio, nuna membro de la Eŭropa Parlamento. Li ĉefe parolis pri nunaj aktualaj problemoj en la mondo kaj en Eŭropo substrekante kulturajn aspektojn kaj konfliktojn inter civilizacioj kaj ligante tion kun ideoj de Ludoviko Zamenhof.

Sekvis renkontiĝo kun eksa eŭroparlamentano, profesoro de la Universitato Vytautas La Granda, fama kolektanto, Honora civitano de Kaŭno Liudas Mažylis. Li parolis ĉefe pri siaj historiaj esploroj kaj pri siaj aventuroj serĉante originalon de la Akto pri sendependiĝo de Litovio de la 16a de februaro 1918 en arkivoj de Germanio, kiun li trovis. Li demonstris esperantaĵojn, kiujn li havas en sia riĉa kolekto de historiaj artefaktoj.
Historiisto, ĵurnalisto kaj gvidanto de la eldonejo “Kalendorius” Aurelijus Noruševičius tre interese rakontis pri Litoviaj nomoj, eksponis siajn librojn pri tiu temo.

Dimanĉe nia gasto estis la verkisto, ĵurnalisto, prezidanto de Kaŭna filio de Litovia Verkista Asocio Gediminas Jankus. Li dum multaj jaroj kunlaboras kun LEA. Interesa fakto estas, ke liaj infanaĝo kaj junaĝo pasis en la malnova urboparto de Kaŭno sur la Zamenhof-strato, kie li tiutempe loĝis. Li konfesis, ke li delonge deziris lerni Esperanton kaj nun promesis ellerni ĝin antaŭ BET-59, kiu okazos sekvontjare en Kaŭno. Li estas ankaŭ kolektanto de sondiskoj, produktitaj antaŭ 1940, kaj li demonstris kelkajn malnovajn sondiskojn, interalie, kun la himno de Esperanto =La Espero.=

La dua dimanĉa renkontiĝo estis kun la verkistino kaj ĵurnalistino Rugilė Audenienė, kiu antaŭ kelkaj jaroj aperigis la libron =Vojaĝo= pri la sorto de sia esperantista avo kaj ricevis premion pro la plej bona litovlingva romano de la jaro.

La publiko estis tre aktiva, la prelegintoj ricevis multajn demandojn, ekestis diskutoj. La sabata vespero finiĝis per impona kaj varma violona koncerto de Ieva Laučkaitė kaj Živilė Kudirkaitė-Midvikienė. Poste sekvis komuna kantado de Esperanto-kantoj kun la gitara akompano de Vytautas Šilas.

Dimanĉe la kunflugo finiĝis per elĉerpa rakonto de Povilas Jegorovas pri aktualaĵoj de la Litovia Esperanto-movado. La ĉefa atento estis direktita al sekvontjara BET-59 en Kaŭno.

La renkontiĝon partoprenis 60 personoj el ses Litoviaj urboj. Krome, venis du litovoj el Germanio kaj el Britio. Funkciis riĉa libroservo. Laŭ ĉies opinioj la dua kunflugo estis tre interesa kaj tre sukcesa.

Povilas Jegorovas

Foto de Jurgita Narbutienė: Vytenis Andriukaitis, membro de la Eŭropa parlamento, prelegas en la aŭtuna kunflugo. Apud li sidas Povilas Jegorovas.

Legu ankaŭ:
Gražina Opulskienė. Printempa kunflugo en Litovio https://sezonoj.ru/2024/05/litovio-72/
BET-59: La unua informilo https://sezonoj.ru/2024/07/bet-146/

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra/aŭtuna eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/litovio-77/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi