KonSciU: La dua konkurso por sciencistoj kaj universitatanoj

konsciu

TEJO, kunlabore kun ILEI kaj UEA, okazigas denove sian konkurson por junaj esploristoj, scientistoj, kaj studentoj. La Komisiono pri Edukado, Scienco, kaj Kulturo (ESK) de TEJO fiere prezentas la duan eldonon de sia konkurso KonSciU: Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj, kiu okazos la 28an de novembro 2024 (dimanĉo), 13:00 UTC kadre de Virtuala Kongreso.

KonSciU estas malfermita al ĉiuj junaj sciencistoj, esploristoj, kaj studentoj ekde la bakalaŭra ĝis la (post)doktora nivelo, kiuj estas samtempe individuaj membroj de TEJO. Fiere kaj atentokapte prezentu vian esploron, montru viajn kreemon kaj komunikajn lertojn, kaj gajnu diplomon kaj aliajn premiojn!

Kiuj estas la kondiĉoj por partopreni en la Konkurso?

  • Esti individua membro de TEJO kaj esti aliĝinta al 5a Virtuala Kongreso;
  • Prezenti esploron aŭ analizon, kiun vi mem realigis aŭ/kaj publikigis.

Ne necesas esti profesia sciencisto aŭ esploristo. Se vi estas studento aŭ laboristo en alia profesio sed fakas aŭ esploras pri iu fako, ne hezitu aliĝi kaj prezenti vian esploron!

Kion mi devas fari?

  1. Preparu mallongan (triminutan) prezenton pri via esploro. Plej gravos la voĉa komunikstilo kaj la enhavo de via parolado, sed ni ankaŭ rekomendas, ke vi preparu videblan prezentaĵon por akompani vian paroladon.
  2. Prezenti vian esploron aŭ analizon la 28an de novembro je 13 UTC.

La gajnintoj ricevos diplomon kaj diversajn donacojn de TEJO, UEA, kaj ILEI. Krome, ili ankaŭ havos la ŝancon laŭelekte prelegi pri siaj esploroj dum la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Indonezio.

Aliĝu al la konkurso ĉe http://tinyurl.com/konsc ĝis la 25a de novembro 2024 (lundo).

Por havi impreson pri la unua KonSciU (2022), vi povas spekti ĉi tiun filmon en YouTube.

Se vi havas demandon, kontaktu retpoŝte unu el la kunordigantoj de KonSciU: Michael Vrazitulis (michael.vrazitulis@tejo.org) aŭ Snehaja Venkatesh (snehaja.venkatesh@tejo.org).

Fonto: https://www.tejo.org/partoprenu-en-konsciu/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi