La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, la KER-ekzamenoj, estas unu el la plej gravaj servoj de UEA, realigataj de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) ekde 2008, kunlabore kun Edukado.net. En 2024 la KER-ekzamenoj laŭ la nivelo C2 (la plej altranga en la KER-sistemo) okazos rete la 23an kaj la 24an de novembro 2024. Ankoraŭ estas kelkaj liberaj lokoj, al kiuj la respondeca ekzamena komisiono akceptas aliĝojn ĝis la 28a de oktobro (inkl.). Post tiu dato komenciĝos la preparkunvenoj kaj testado de la teknikaĵoj por la reta ekzameniĝo.
Al tiuj, kiuj hezitas pri sia lingvonivelo aŭ ŝatus antaŭscii el kio efektive konsistas la ekzameno je la C2-nivelo, eblas mendi senpagajn retajn provtestojn pri la aŭskulta aŭ/kaj skriba partoj kaj aparte pri la funkciado de la ekzamena retejo. La testojn la teamo de Edukado.net korektas – kaj el tio donas konsilojn al la kandidatoj. Al la senpagaj retaj provtestoj eblas registriĝi ĉi tie.
Al la realaj ekzamenoj de la 23a (skriba) kaj 24a (parola) de novembro oni aliĝu ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.
Tie oni ankaŭ trovas aliajn gravajn informojn. Eblas aliĝi al unu tipo (skriba aŭ parola) aŭ al ambaŭ (kompleksa). La partoprenkotizoj varias de 29 EUR al 122 EUR, depende de la tipo de la ekzameno, la lando de la kandidato kaj ĉu oni deziras ricevi elektronikan aŭ libroforman presitan atestilon, okaze de sukceso.
La KER-ekzamenaj laboroj en UEA okazas ekde 2008, sub gvido de d-ino Katalin Kováts, direktorino de la UEA-KER-EC kaj redaktoro de Edukado.net. La KER-ekzamenoj sekvas la kriteriojn de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), en kiu UEA membras reprezentata de Zsófia Kóródy, membro de la UEA-KER-EC. La ekzamensistemo por la nivelo C2 estis validigita de la Akademio de Esperanto kaj okazas kunlabore kun ĝi. Se vi ne volas/povas partopreni la ekzamenojn, sed pretas donaci por ĝi por ebligi partoprenon de aliaj, donacoj bonvenas al la konto Eduko de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko.
Raporto kaj diskuto pri la atingaĵoj de la KER-ekzamenoj, inkluzive de planoj por la jaro 2025, estos prezentataj dum la 5a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). La VK-aliĝilon trovu ĉe https://vk.esperanto.net.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1190.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news