Sukcesa monkolektado por operacio

RaveloharisonKiam Ulrich Matthias kaj Keyhan Sayadpour vizitis Madagaskaron ĉi-jare, ili ambaŭ vidis la malsanon de mia edzo Poina Raveloharison, kaj lian helpan agadon en la Esperanta movado. Reveninte al siaj respektivaj landoj, ili kune pripensis kiel helpi lin. Poste Ulrich, Keyhan kaj Renato Corsetti decidis lanĉi monkolektan kampanjon. (Vidu https://sezonoj.ru/2024/09/kampanjo/)

Malpli ol tri monatojn post la anonco, ni kun granda emocio eksciis pri la atingo de pli ol 5.000 eŭroj. Fine ni ricevis el 15 landoj sume 6.938 eŭrojn, pro la amo, kuneco, solidareco de esperantistoj. Tiu kortuŝa gesto estas nia unua resaniĝo. Ni ŝuldas nian grandegan dankon al vi ĉiuj. Dio rekompencu vin pro tio, kion vi faris.

Ni nun faras la unuajn paŝojn por prepari nin al la operacio.

Ni informos vin iom post iom pri la evoluo de la operacio, kiu estos farata en la ĝusta kaj taŭga tempo.

Elkoran dankon, karaj!

Miora Raveloharison

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/kampanjo-2/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi