Survojas la preparado de la 58a kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kiu okazos en Beogrado de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025, kun LKK kiun prezidas Aranka László, la sekciestrino de ILEI en Serbio. Kun la tradicia ILEI-kongresa programskemo, la kongresa kaj simpozia ĉeftemo estos: “Artefarita intelekto kaj lingvolernado”.
Ĉar ILEI kongresos en la semajno tuj post la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, estos ofertita bustransportado de kongresanoj rekte inter la du kongresejoj, de Brno ĝis Beogrado. Estas preparata la emblemo, konceptita de A. Madella, kaj baldaŭ aperos la aliĝilo.
Fonto: https://www.ilei.info/agado/2024-10-19
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news