Ni venis, ni vidis, ni Valenciis

hispana kongreso

La 82a Hispana Esperanto-Kongreso sukcese okazis de la 5a ĝis la 9a de septembro en Valencio kun 108 partoprenantoj el 20 landoj, plejparte el Eŭropo, sed ankaŭ el Azio kaj Nordameriko. La kongreso okazis en nekutima, neferia tempo, ĉar la lokaj esperantistoj volis okazigi ĝin en Universidad Laboral (fakte, Centro-Edukativo), kaj tio estis ebla nur en la unua semajno de septembro.

Unu el la ĉefaj trajtoj de la kongreso en Valencia/Cheste estis la abundaj prelegoj, atelieroj kaj horoj de aŭtoroj. Entute 23 prelegantoj prezentis diversajn temojn tra 32 paroladoj. Preskaŭ ĉiam la ĉeestantoj povis elekti inter tri samtempaj prelegoj, kaj ĉiam estis multaj esperantistoj en la prelegoj. Kerne de la tuto estis AMO-Seminario, spirite gvidata de Stefan MacGill, kaj surloke efektivigita de Duncan Charters, Laura Brazzabeni, Rubén Fernández kaj Dennis Keefe. Speciala aplaŭdo iras al Charters pro liaj kvin tre interesaj kaj celtrafaj intervenoj.

La festparolado de José Antonio del Barrio traktis la historion de Universidad Laboral, nia kongresejo. Del Barrio, emerita fizikisto, kaj eminenta esperantisto, kortuŝis nin speciale, ĉar li mem kiel junulo faris parton de sia studado ĝuste tie en Universidad Laboral, ĉeestante kursojn, manĝante, dormante, diplomiĝante tie surloke. Kaj por vespere fini la Kongreson, Arno Langrange aktoris en profunda, arte prezentita teatraĵo La ŝaknovelo de Stefan Zweig.

Alia speciala programero estis la vizito al la urbodomo de Cheste kun ceremonio kaj akceptado de ĝia urbestro. Tiaj vizitoj ofte okazas en Esperantujo, sed ĉi-foje ĝi estis iom speciala, ĉar, kvankam Cheste havas nur 8 mil 500 loĝantojn, ĝi posedas tiom da ZEOj, kiom la metropolo Barcelono! Tri stratoj en Cheste havas loke kaj internacie famajn esperantistojn kiel nomojn. Aliloke en la urbeto troviĝas arta grafitio pri la esperantisto Francisco Mañez.

La tria interesa parto estis la longa postkongreso, speciale por tiuj eksterlandaj esperantistoj kiuj havis liberan tempon en septembro. La postkongresaj ekskursoj havis plurajn ĉiĉeronojn, inter ili profesoro pri astrofiziko Amri Wandel, kiu gvidis postkongresanojn tra la bela scienca muzeo kaj tra la specialaj ekspozicioj pri spacesplorado. En la mezo de tri tuttagaj ekskursoj estis nostalgia tagmanĝo en la restoracio de la Palaco de Muziko, kie okazis la Universala Kongreso en 1993!

Fine menciindas, ke el la Kongreso venas nova konkurso, cerbo-bebo de Ramón Diago, pri ideoj kaj Esperanto, kun premioj de 1000, 600 kaj 400 eŭroj! La konkurso «Konkurso pri ideoj por disvastigo kaj disvolviĝo de Esperanto “Francisco Mañez”» estas sponsorita de neesperantista organizo: Kultura Societo Ateneo la Alianco el Cheste. Legu pli ĉe https://valencia.esperanto.es/eo/kalendaro/konkurso-ideoj-cheste-2024/.

Specialan dankon al ĉiuj LKKanoj, kiuj laboregis dum la Kongreso: Luis Salag, Rosa Zanón, Ana Montesinos, Niko Voloŝin, Ramón Diago kaj nia ĉionĉiamĉie-faranto Iván Garcia. Ankaŭ al Carmen López Martínez, Mari Carmen Segarra, kaj Duncan Charters, kiuj volontulis la tutan alven-tagon ĉe la stacidomo de Valencio por helpi la kongresanojn bone atingi la nefacile alireblan kongresejon proksime de Cheste. Kaj dankon al niaj konsilantoj, kiuj helpis dum la tuta planado-periodo: Ángel Arquillos, Laura Brazzabeni, Tonjo del Barrio kaj Alberto Granados Orcero.

Dennis Keefe
respondeculo pri prelegoj kaj postkongreso

Foto: José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra/aŭtuna eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/hispanujo-5/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi