Jam la 21an fojon la Esperanto-grupo Hameleno invitis amikojn de la internacia lingvo al la Rata Rendevuo. Ĉi-foje ni renkontiĝis la 14an de septembro 2024 en Hanovro. Venis ne nur homoj el la proksimeco, sed ankaŭ el Bremeno kaj Hamburgo.
Unue ni kunvenis en la kafejo “Extrablatt” por trinki kafon. Poste ni iris al la unika muzeo WOK (World Of Kitchen). Verŝajne estas la sola muzeo pri kuirejoj en Eŭropo, eble en la mondo. Ĉiĉeronino gvidis nin tra la muzeo, kaj ni povis admiri diversajn kuirejojn de la mezepoko ĝis preskaŭ hodiaŭ. Ĉie vi povas vidi detalojn el la pasintaj tempoj, kaj multaj rememoris la kuirejojn de siaj gepatroj el la sepdekaj, okdekaj aŭ naŭdekaj jaroj de la 20a jarcento. Ankaŭ la kuirejajn ilojn ili tiam eble mem tenis en la manoj. Kaj multaj memoris ankaŭ la Pril-florojn sur la kuirejaj kaheloj.
Sed ne nur laŭtempe la kuirejoj estis prezentitaj. Ni ankaŭ povis admiri kuirejojn el diversaj landoj kaj eĉ iom gustumi ion. Ekzemple, en svisa kuirejo ni povis gustumi keksojn, kaj en araba kuirejo mentan teon. La muzeo estas gvidata de asocio, en kiu laboras nur volontuloj, kiuj fervore kaj libervole agadas kiel ĉiĉeronoj, purigistoj aŭ kuiristoj ktp. Tre diversajn prezentaĵojn la muzeo ofertas, estas eĉ ĉampana vespero por gustumi diversajn specojn de ŝaŭmvino.
Post la ekskurso ni gustumis freŝkuiritan tagmanĝon, bongustan supon kaj multdiversan elekton ĉe la bufedo. Satiĝinte, ni promenis al la metroohaltejo, sed dumvoje ankaŭ vizitis alian Esperanto-renkontiĝon, la Ludovikon – ludkunvenon en la loĝejo de Carolin kaj Robert. Estis bone kaj ĝojige renkonti kaj saluti tie ankaŭ aliajn esperantistojn.
Per la metroo ni atingis la montan ĝardenon, kiu apartenas al la ensemblo de la ĝardenoj de Herrenhausen. Ni rigardis la belajn florojn kaj plantojn en la parko kaj ankaŭ admiris diversajn kaktojn, tropikajn plantojn kaj orkideojn en vitraj domoj.
Post bongusta vespermanĝo en osmana restoracio, ni revenis al la ĝardenoj, ĉar en la Granda Ĝardeno de Herrenhausen okazis granda piroteknika konkurso, kaj ĉi-vespere prezentiĝis teamo el Slovakio. Ankaŭ de ekster la Granda Ĝardeno ni povis spekti admirindan prezentaĵon laŭ slovaka muziko. La fina salvo de raketoj, kreanta surĉiele bluan floron en oraj folioj malrapide sinkanta teren, ankaŭ por ni estis la fino de la rendevuo kaj longa, sed tre interesa tago.
Ankaŭ en la venonta jaro okazos Rata Rendevuo. Sed antaŭe ni invitas al nia antaŭkristnaska festo kaj venontjare denove al nia ĝardena festo. Krome denove okazos Reta Esperanto-Kurso por germanlingvaj komencantoj. Pliaj informoj estas en la retejoj:
https://eventaservo.org/o/RB_Hameln
kaj
https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/kalendaro.
Heinz-Wilhelm Sprick
Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra/aŭtuna eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/germanujo-32/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news