Kjara: Esperanto estas flago de paco, same kiel muziko

kjara

La 26an de oktobro 2024 en la urbodomo de Aalen (Germanio) Chiara Raggi el Rimini, konata en Esperantujo kiel Kjara, ricevis la 18an Alenan Kulturpremion de la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen. La pli ol 60 partoprenantoj en la solenaĵo spertis kortuŝan festenon, dum kiu Kjara kantis memverkitajn Esperantajn kantojn kun akompano de propra virtuoza gitarludado.

Urbestro Frederick Brütting donis la tonon en sia bonveniga parolado. Tio senteblis dum la tuta festo: la baza temo de dankemo kaj vivĝojo, kiuj venas el la fundamenta decido por internacia interkompreniĝo kaj amikeco inter homoj el diversaj kulturoj.

Li eĉ citis (en traduko germana) la vortojn de Zamenhofo: “La interna ideo de Esperanto … estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton”. Tion la Esperanto-publiko facile rekonis kiel parton de lia parolado dum la 8a UK en Krakovo en 1912.

Fine la urbestro citis el la statuto de FAME: “1. Ĝi stimulas la internacian komprenon, forigas miskomprenojn kaj reduktas antaŭjuĝojn. 2. Ĝi vekas komprenon kaj toleremon por la konduto kaj interesoj de aliuloj 3. Kreas senton de respondeco por tutmonda komunumo trans la nivelo loka”.

Muzikaj pecoj de la Alena duopo Zwiepack, (saksofono kaj kontrabaso) strukturis la festadon. Eksonis la (viva) vojaĝo de du homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj (du malsamaj instrumentoj), kiuj havas multon por diri unu al la alia en konversacio, kun unu parolanta kaj la alia aŭskultanta kaj poste inverse. Simbolo por la kultura interŝanĝo de spertoj en la komuna Esperanto-kulturo.

Al tiu distinga ceremonio Kjara venis kun sia edzo Niccolò kaj la novnaskita (antaŭ 29 tagoj) filineto Olimpia.

kjara

D-ro Ulrich Matthias en sia omaĝo rakontis, kiel komenciĝis en Italujo la pandemio kaj disvastigis la teruron de elirmalpermesoj ĉie. Tiam Kjara per sia mirinda voĉo kaj siaj kortuŝaj kantoj komencis konsoli kaj kuraĝigi homojn en ilia soleco. Ŝi alportis lumon de ĝojo en la mallumon de la izoliteco de la enŝlositaj homoj. Kun la mesaĝo de paco en siaj Esperantaj kantoj al homoj bezonantaj konsolon ŝi disvastigis kuraĝon vivi ankaŭ trans la limoj de Italujo, kaj sekve ŝi maturiĝis kiel artisto kaj fariĝis vaste konata.

La premion transdonis la ĉefurbestro de Aalen Frederick Brütting kaj la FAME-prezidanto Andreas Emmerich.

Kjara dankis al FAME, al siaj subtenantoj kaj al aliaj, dirante: “Esperanto ŝanĝis mian vivon. Renkonti la lingvon Esperanto estas unu el la plej belaj aferoj, kiuj okazis al mi. Estas privilegio povi kunigi la universalan lingvon de muziko kun la universala lingvo, kiu alportas pacon inter la popoloj. Ni bezonas pozitivajn mesaĝojn, ni bezonas pacon, ni devas paroli kaj kompreni unu la alian. Ni devas senti nin parto de la sama mondo. Esperanto estas flago de paco, same kiel muziko. Mi daŭre kantos miajn kantojn en Esperanto, mi daŭre kantos pri amo, amikeco, homa fragileco por ĉiuj, kiuj havas orelojn kaj koron por aŭskulti. Mi (kaj ni ĉiuj) danku al nia majstro Zamenhof, kiu genie kreis la internacian lingvon kaj proponis al la homaro sian idearon de homaranismo … Fina sed tre grava danko estas al la esperantista publiko kaj al la publiko, kiu sekvas min dum jaroj pro la korinklino, subteno kaj aŭskultado, kiun ili dediĉas al mi kaj mia muziko. Vi estas la kialo, ke mi faras ĉion ĉi”.

Kjara estas la plej juna inter la FAME-premiitoj, kaj ŝia distingo nutras la esperon, ke ne nur ŝia kariero havos belan estontecon sed ankaŭ nia tuta Esperanto-kulturo.

Kiel bela rekompenco ŝi fine regalis la publikon per duona horo kun ŝiaj propraj muzikaĵoj.

Utho Maier
Alois Eder

Fotoj de Gerold Busch, Aalen

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10//

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi