De jaroj, almenaŭ tri, en Eŭropo mi ĝenas la landajn asociojn de UEA kaj ĝenerale la eŭropajn aktivulojn per mia batalkrio “Aperi aŭ malaperi” = “Informadu pri Esperanto kaj instruadu ĝin, se vi ne volas, ke Esperanto iĝu io afrika kaj ĉina”. Tute aparte mi petas ilin aranĝi reklamon pri Esperanto en retaj sociaj komunikiloj kaj instrui ĝin per retaj kursoj, io, kio iĝis popolŝatata dum la pandemio. En la pasintaj jaroj la plej ĝentilaj tute ne reagis kaj la plej sinceraj diris: “ni faras kion ni povas, ni eldonas romanojn kaj ni aranĝas ekskursojn kaj superajn kursojn pri la historio de Esperanto. Ĉu ni devus fari ion alian?” Kaj kiam mi atentigis, ke la Esperanto-movado en Malto malaperis kaj en Islando malaperis kaj en Estonujo malaperis kaj en Svedujo, Norvegujo riskas malaperi, ktp. Oni ne diris sed pensis: “Jen la kutima profeto pri miseventoj. Ni krucosignu nin kontraŭ liaj misaŭguroj”.
Pasintjare nur la itala kaj la serba asocioj konscie aranĝis kursojn por komencantoj kaj eĉ elspezis iom da eŭroj por propagandi ilin, kaj ili havis bonajn rezultojn; legu pli detale en mia antaŭa artikolo en La Ondo: https://sezonoj.ru/2024/08/corsetti-6/.
Sed ĉi-jare la muziko iom ŝanĝiĝis. Italoj kaj serboj estas ĉiam en siaj tranĉeoj, sed la grekoj (movado pri kiu oni jam estis kantanta la funebrajn kantojn) aranĝis retan kurson, kiu kovras ankaŭ Kipron. La hispanoj decide subtenas la retajn kursojn de la malĉeesta hispana universitato, la tiel nomata UNED. Belga aktivulo decidis starigi retan kurson, la plej aktiva Esperanto-grupo en Germanujo, la Ratkaptista Bando en Hameln, transformiĝis al komencant-kaptista bando kaj organizis sukcesan retkurson. Ili sukcesas alparoli neesperantistojn pri Esperanto. Alparoli esperantistojn kaj inviti ilin al kunveno estas io facila, sed kapti verajn indiĝenajn neesperantistojn por kurso estas pli malfacile ol kapti ratojn. Eĉ en la najbara Nederlando funkcias sistemo de reta kurso tre bone elpensita, nomata “la pingveno” kun konversacia ekzerciĝo en studsemajnfinoj. La unuan fojon mi sukcesis starigi kontakton pri ĉi tiu temo kun mezeŭropa landa asocio, la ĉeĥa, kiu subtenas la retajn kursojn de la klubo en Brno.
La ĉerizo sur la kuko estis reago de la dana landa asocio, kiu petis informojn pri kiel organizi ĉi tiujn kursojn. Ni esperu.
Do, tamen io ekokazetas en Eŭropo kun la kutima ĥaosa entuziasmo en la mediteraneaj landoj kaj kun la kutima malentuziasmo en la tiel nomataj sobraj nordeŭropaj landoj, pli kaj pli enfermitaj en la anglalingva veziko.
Mi devas tamen diri, ke mi komentas nur pri komencantoj. En pluraj eŭropaj landoj okazas retaj kursoj por progresantoj kaj kursoj pri supera kulturo de Esperanto, sed tio ne koncernas la pluvivadon de Esperanto. Same ekzistas amaso da lernoprogramoj en la reto sen instruistoj, Duolingo estas la plej fama, kaj ili certe estas utilaj, sed laŭ mia sperto ili ne ligas la homon al la movado kiel kontakto kun vivanta instruisto.
Renato Corsetti
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/corsetti-7/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news