Bazo de Esperanta Instruesploro kaj Internacia Interŝanĝo

ĉinio

La 12an de oktobro 2024 la Bazo de Esperanta Instruesploro kaj Internacia Interŝanĝo estis oficiale inaŭgurita en Honder-kolegio pri Arto kaj Scienco de la Interna Mongolio de Ĉinio. La ceremonio estis okazigita de la kolegio kaj Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio kun subteno de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL).

En la kunsido partoprenis pli ol 50 homoj, inkluzive de Liu Dawei, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj prezidanto de ĈEL, vicprezidantoj de ĈEL Chen Wenge kaj Wang Hanping, Zhou Yushu, prezidanto de la kolegio, kaj Han Weilin, esploristo de la Federacio de Sociaj Sciencoj de la Interna Mongolio de Ĉinio. Wang Hanping prezidis la ceremonion.

En la ceremonio, Chen Wenge laŭtlegis la leteron pri la starigo de tiu ĉi bazo. Liu Dawei, Zhou Yushu, Chen Wenge kaj Bater, prezidanto de Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio, kune inaŭguris la bazon.

Zhou Yushu esprimis subtenon kaj atendojn de la kolegio al la bazo. La kolegio plue helpos ĝian konstruadon kaj disvolvadon, kaj donos garantion por la esplorado de Esperanto-instruado kaj internacia interŝanĝo.

Bater, prezidanto de Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio, diris, ke la asocio, per ĉi tiu bazo, plifortigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun enlandaj kaj eksterlandaj Esperanto-organizoj.

Sheng Min

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2024-10/14/content_117483719.htm

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi