UEA invitas prelegi en la 78a IKU en Brno

brnoKadre de la 110a UK en Brno, Ĉeĥio, okazos la 78a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il) plej laste la 31an de januaro 2025. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj la Scienca Kafejo (SK) kiu konsistas el mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, pli popularnivelaj. Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Bonvolu indiki, ĉu via propono estu konsiderata nur por IKU, por IKU kaj eventuale AIS-kurso, aŭ nur por la SK. Kiel en la antaŭaj jaroj, eblos prelegi defore (per registrita prelego aŭ per Zoom), kvankam ĉeestaj prelegoj estos preferataj.

La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, sume duonpaĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la SK. Ĉiu ĉeesta preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo (https://uk.esperanto.net/2025/).

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 240 eŭroj. Por IKU-AIS-kurso la honorario estos 300 eŭroj kaj por Scienca Kafejo – 120 eŭroj. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizika prezentado de la prelego. Pliaj detaloj kaj resumoj de antaŭaj prelegoj troviĝas en la retejo de IKU. Bonvolu noti la novan IKU-regularon (aparte ĉapitron 5).

Daŭre aĉeteblas ĉe la Libroservo de UEA la papera IKU-libro 2024 (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9196) – 16 prelegotekstoj, 197 p., kvar-lingvaj resumoj kaj multaj ilustraĵoj. Haveblas ankaŭ pluraj IKU-libroj de antaŭaj jaroj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1192.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi