MoVeMo: La Monda Verk-Monato revenas en novembro!

movemoBobelarto okazigas la Mondan Verk-Monaton je la sesa fojo. MoVeMo estas 30-taga defio, kie ni kune aktivas pri verkado en Esperanto. Sed ne nur! Legado, tradukado, recenzado de libroj aŭ magazenoj, desegnado, kreado de filmoj, teatraĵoj… Se vi estas kreemulo, jen la defio por vi!

Kiel ĝi funkcias?

Vi elektas vian propran defion. La komunumanoj subtenas unu la alian dum la tuta monato en Telegramo, kaj ĉiutage je 17:00 UTC vi havos la ŝancon fari vian defion kun aliaj partoprenantoj en nia Zoom-ĉambro.

Ĉiudimanĉe dum novembro, ni renkontiĝos je 18:00 UTC ankaŭ en Zoom por dividi niajn spertojn kaj interŝanĝi ideojn, ĝojojn, malĝojojn, sukcesojn.

Ĉi-foje, se via celo por MoVeMo temas pri legado, ni invitas vin aliĝi ankaŭ al la 90a Esperanto-Sumoo http://esperanto-sumoo.pl. Plenumu du defiojn samtempe en novembro!

Ĉu vi pretas por la plej mojosa defio de Esperantujo?

Trovu pliajn detalojn kaj aliĝu ĉe: https://bobelarto.ink/movemo/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi